世界语版《佛陀的一生》(37)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion alian krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi malrapide proksimiĝis al la Budho kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron. La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Akceptinte la Darmon, sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe la piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton. Tiam nobeloj de Vesalio ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de mangarboj ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili proponis al ŝi: "Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la honoron regali ilin kontraŭ multe da oro." Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: "Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesalion kaj ĝian tutan teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon." La nobeloj kolere iris al la Budho kaj petis honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis al ili, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali. En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budho kaj liaj sekvantoj, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: "Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas." La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li denove ĝojigis ŝin per la Darmo. Tio estis la turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso. Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco. Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluvo proksime. Tuj antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo. 51. Ĝivako, kuracisto de la Budho Ĝivako estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Lia patrino estis altklasa amoristino. Ŝi metis lin en lignan skatolon kaj forĵetis lin sur rubaĵon ĉe la vojo tuj post lia naskiĝo. En la sama mateno kiam bebo Ĝivako forĵetiĝis, Reĝido Abajo, filo de Reĝo Bimbisaro, hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon. Kiam Ĝivako plenkreskis, li lernis medicinon de fama instruisto dum sep jaroj. Post nelonge, li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn kaj reĝidojn inkluzive Reĝon Bimbisaro. Sed krom ĉiuj liaj prizorgataj eminentuloj, Ĝivako prizorgis ankaŭ la Budhon kun granda plezuro, kaj vizitis lin trifoje ĉiutage. Ĝivako helpis al la Budho en multaj manieroj. Post kiam Devadato ĵetis ŝtonon kaj ĝia peceto vundis la Budhon je la piedo, Ĝivako kuracis la vundon. Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivako konstruigis monaĥejon en sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo, Ĝivako atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco. Poste, kiam Reĝo Aĝatasato demandis, kien li iru peti religian helpon, Ĝivako gvidis lin al la Budho. Kvankam Reĝo Aĝatasato mortigis sian patron laŭ la malica admono de Devadato, li fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan konsiliĝon pri budhaj instruoj post la morto de la Budho. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》