世界语版《佛陀的一生》(5)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia antaŭa vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ornamaĵoj, floroj kaj bone vestitaj popolanoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj ĉiutagajn laborojn por sin vivteni. Forĝisto martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. Juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamanto, oro kaj arĝento. Tinkturistoj tinkturis tukojn buntkoloraj kaj pendigis ilin por sekigi. Bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj, kiuj manĝis ilin ankoraŭ varmajn. La reĝido rigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj kontentaj pri la laboro. Kiam ambaŭ daŭre piediris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Liaj vizaĝo kaj korpo estis kovritaj de purpuraj makuloj. Liaj okuloj turniĝadis kaj li anhelis malfacile por spiri. Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris, metis la kapon de la viro sur sian genuon kaj demandis: "Kio okazis al vi? Kio okazis?" Sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi. "Ĉano, diru al mi, kial la viro estas tia?" demandis la reĝido. "Kial li malfacile spiras? Kial li ne parolas?" "Mia reĝido," respondis Ĉano, "ne tenu la viron tiel. Li estas malsana. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj lia tuta korpo brulas. Jen kial li nur laŭte krias anstataŭ paroli." "Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?" demandis la reĝido. "Jes, kaj eble ankaŭ vi tiel suferos, se vi tenas la viron tiel proksime. Bonvolu demeti lin kaj ne plu tuŝu lin. Alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun." "Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu ĉi pesto, Ĉano?" "Jes, mia reĝido, troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio," respondis Ĉano. "Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu malsano venos iam ajn, neatendite?" demandis Sidarto. "Jes, mia kara reĝido," respondis Ĉano, "ĉiu en la mondo eventuale malsaniĝos. Neniu povas eskapi de tio, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos." La reĝido despli malĝojis kiam li revenis al la palaco, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano. 9. La kvar menciitaj: mortinto Sidarto ege deprimiĝis kaj korsuferis post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo estis ege malĝoja, trovinte lian ŝanĝiĝon. Post nelonge la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis ĉar li bone sciis, ke lia malpermeso alportos nenian bonon al la reĝido. Ĉi-foje, denove en nobelaj vestaĵoj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco kaj vizitis multajn partojn de Kapilavasto. Post kiam ili vagis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante kaj post ili kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La portato nenion parolis kiel ŝtono. La homoj haltis kaj metis la tabulon kun la kuŝanta viro sur amason da brulligno kaj estigis fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon kaj tuj poste lin de ĉiuj flankoj. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》