世界语版《佛陀的一生》(19)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Kun la novnaskita bebo en la sino kaj la alia infano je la mano, Pataĉara ekiris frumatene laŭ la vojo, kiun prenis ŝia edzo, kaj eksteratende trovis lin morta. "Mia edzo mortis sur la vojo nur pro mi!" ŝi ekploregis. Poste ŝi daŭrigis la iradon laŭ la vojo ĝis rivero Aciraŭati, kiu estis akvofluo de la ŝtormo. Ĉar ŝi malfortiĝis pro la nokta okazaĵo, ŝi ne havis sufiĉan forton por porti ambaŭ infanojn kune. Ŝi do lasis la pli grandan infanon sur la bordo kaj portis la pli junan tra la rivero. Poste, ŝi metis la bebon sur foliojn kaj revenis por la pli granda infano. Apenaŭ ŝi atingis la rivermezon kiam aglo subite plonĝis de la ĉielo kaj forprenis la novnaskitan bebon. Vidinte tion, Pataĉara ekkriis plengorĝe: "Huŝ! Huŝ!" Kiam la pligranda infano aŭdis ŝian krion trans la rivero, ĝi pensis: "Panjo vokas min." Por proksimiĝi al ŝi, ĝi glitis de sur la bordo kaj fordrivis en la torento. Nun Pataĉara ege malĝojis kaj senĉese ploregis dirante, "Unu el miaj filoj estis forportita de aglo, la alia dronis en la rivero, kaj ĉe la vojo mortis mia edzo." Ŝia ploro daŭris ĝis ŝi renkontis viron kaj demandis lin: "Sinjoro, kie vi vivas?" "En Sravastio," li respondis. "Vivas iu familio en iu strato de la urbo Sravastio. Ĉu vi konas ilin, sinjoro?" "Jes, sinjorino, sed ne plu demandu pri tiu familio. Demandu min pri alia laŭ via scio." "Sinjoro bonkora, mi nur konas tiun familion. Bonvolu informi min pri ili," ŝi petis. "Se vi insistas, mi ne plu povas kaŝi la veron," respondis la viro, "En forta pluvo lastanokte, falis la domo de la familio kaj ĉiuj en la domo mortis pro la fatalaĵo." "Ne!" ekkriis Pataĉara. "Jes, ĉu vi povas vidi la fajron tie?" li demandis, montrante iom da flamo, "Jen ilia funebra fajro." Tuj kiam Pataĉara aŭdis tion, ŝi falis sur la teron kaj sin rulis tien kaj reen pro malĝojo. Kelkaj vilaĝanoj alvenis kaj portis ŝin al Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho estis instruanta. La Budho petis kelkajn virinojn ŝin lavi, vesti, manĝigi kaj poste konsoli per la plej dolĉaj kaj orelplaĉaj vortoj. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi atingis rememoron pri siaj antaŭaj vivoj. Ŝi petis, ke la Budho ordinu ŝin, kaj tiel ŝi fariĝis monaĥino. 29. Angulimalo, la bandito La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭo. Bagaŭo vivis kun siaj edzino Mantani kaj filo Ahinsako. Kiam Ahinsako naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio kaj venigis sian konsilanton en la sekva mateno por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: "Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto." "Sed kial la armiloj tiel glimis?" demandis la reĝo. "Mia filo estos bandito, Via Reĝa Moŝto." "Ĉu li prirabos sola aŭ kun bando?" demandis la reĝo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》