世界语版《佛陀的一生》(32)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| 8. La Budho devas ripeti al li la predikojn faritajn dum lia foresto. Post kiam la Budho konsentis pri tiuj ok kondiĉoj, Anando fariĝis regula helpanto de la Budho kaj restis ĉe li dum dudek kvin jaroj. Anando estis filo de la malpliaĝa frato de Reĝo Sudodano, do li estis kuzo de la Budho. Li monaĥiĝis en la dua jaro post la iluminiĝo de la Budho kaj aŭdinte la predikadon fare de Punao Mantaniputo, li atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco. Ekde kiam Anando fariĝis helpanto de la Budho, li tagnokte servis al la Budho memvole kaj zorgeme ĝis lia lasta momento. Li estis fidela kaj sindediĉema. Kiel ekzemple, li kutime gardis la lokon, kie ripozis la Budho, por protekti lin kontraŭ ĝenado en la nokta dormo. Parolante pri la kvalitoj de siaj disĉiploj, la Budho diris, ke Anando estas la unua el monaĥoj erudiciaj, atentemaj, firmvolaj kaj bonkondutaj. Anando faris multe por estigi monaĥinan komunumon. Kaj estas konate, ke li plantis Anandan Bodiarbon, kiu vivas ĝis nun proksime al la Ĝetavana Monaĥejo. Kvankam Anando havis specialan rajton por aŭskulti ĉiun predikadon de la Budho, li fariĝis arahanto nur post la forpaso de la Budho. Anando vivis ĝis la aĝo de cent dudek jaroj. 45. La tragedio de Reĝo Bimbisaro Reĝo Bimbisaro havis filon Reĝido Aĝatasato, kiu estis bona amiko de Devadato malamika al la Budho. Ili kune pasigis multe da tempo kaj post nelonge Devadato konvinkis la junan reĝidon mortigi sian patron. En nokto silenta kaj malluma, Reĝido Aĝatasato glitis en la ĉambron de la reĝo kun tranĉilo ligita al sia kruro. Apenaŭ li grimpis al la dormanta patro kiam la palaca gardisto kaptis lin, do la reĝo trovis lian fiintencon. Reĝo Bimbisaro pensis: "Mi jam restas reĝo dum tro longa tempo. Estas tempo por mi rezigni kaj transdoni la tronon al Aĝatasato, por ke li regu la regnon en paco. Mi povos retiriĝi en religian vivon." Reĝo Bimbisaro indulgis Aĝatasaton pri lia malbona intenco kaj faris lin nova reĝo. Tuj kiam Aĝatasato sidis sur la trono, li surprizis ĉiujn, inkluzive de sia patro. Li sin ĵetis al la patro tiel rapide kiel vipero kaptita je la vosto, kaj tenis lin en la plej malluma kaj malvarma subtera malliberejo de la palaco. "Neniu vizitu lin krom mia patrino," ordonis Aĝatasato, "kaj donu al li neniom da manĝaĵo, por ke li mortu de malsato." Sed Reĝo Bimbisaro ne mortis laŭ la deziro de Aĝatasato. Lia lojala edzino ŝtele portis al li manĝaĵon kaŝitan en la vestaĵoj. Post kiam Aĝatasato trovis kaj ĉesigis tion, ŝi portis manĝaĵon en sia hartubero. Aĝatasato denove trovis tion. Fine la reĝino baniĝis, kaj ŝminkis sian korpon per miksaĵo de mielo, butero kaj sukero. La reĝo daŭrigis sian vivon forlekante la manĝaĵon de sur ŝia korpo. Fine Aĝatasato trovis la agon de la patrino kaj tute malpermesis ŝin viziti la patron. Do la reĝo havis nenion plu por daŭrigi la vivon kaj estis mortanta pro malsato. Tagoj pasis, sed la reĝo ankoraŭ ne mortis. Aĝatasato malpacienciĝis kaj kriis kolere tra la tuta palaco: "Alvenigu barbiron." Tuj post kiam la barbiro alvenis, la reĝo diris al li furioze: "Mi ordonas, ke vi iru al la ĉelo de Bimbisaro, fendigu liajn plandojn per razilo, disŝiru la haŭton de liaj plandoj kaj ŝminku salon kaj oleon sur la karnon. Poste faru lin piediri sur brulanta karbo ĝis lia morto!" Kiam Reĝo Bimbisaro vidis la palacan barbiron, liaj larmoj de ĝojo malsekigis liajn vangojn. Li pensis: "Mia filo finfine konsciis pri sia malsaĝo. Nun li sendis barbiron ordigi miajn barbon kaj harojn por liberigi min el la malliberejo." Sed anstataŭe, la barbiro plenumis la ordonon de la nova reĝo Aĝatasato per helpo de du soldatoj, kaj la bonkora reĝo mortis en granda doloro. Tiutage Aĝatasato informiĝis, ke lia edzino naskis filon. La patriĝo ege ĝojigis lin kaj subita penso aperis en lia menso. Li hastis al sia patrino kaj demandis: "Diru al mi, Panjo, ĉu mia patro amis min kiel mi amas mian filon?" (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》