乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(45)

Poste Subado petis, ke la Budho akceptu lin al la monaĥa komunumo, kaj la Budho konsentis pri tio. Tiel Subado fariĝis la lasta konvertiĝinto kaj disĉiplo de la Budho kiel Kondano estis la unua konvertiĝinto kaj disĉiplo en Cerva Parko ĉe Benareso antaŭ 45 jaroj.

Subado fariĝis arahanto en mallonga tempo per sia honesta kaj diligenta klopodo laŭ la instruo de la Budho.

63. La lastaj vortoj de la Budho

Post la parolado al Subado, la Budho denove diris al Anando: "Anando, eble iuj el vi diros, 'Neniun instruiston ni havos sen la Budho, la supera instruisto.' Ne, Anando, ne tiel pensu. Kia ajn doktrino kaj disciplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso."

Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: "Se iu el vi havas dubojn pri la Budho, Darmo aŭ Samgo, demandu min en la nuna tempo, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min dum mi ankoraŭ vivis kun vi."

Sed la monaĥoj nenion diris. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj sin tenis silentaj. La Budho tiel diris al la monaĥoj trifoje, sed ricevis neniun respondon.

La Budho diris: "Eble vi nenion demandis al mi pro via respekto al la instruisto. Do unu el vi diru tion al alia." La disĉiploj ankoraŭ silentis.

Tiam Anando diris al la Budho: "Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉitie havas neniom da dubo kaj demando pri la Budho, Darmo kaj Samgo, aŭ pri la vojo kaj metodo de trejnado kaj konduto."

"Por vi, Anando," diris la Budho, "tio eble estas la afero de fido kaj kredo. Sed, Anando, mi bone scias, ke neniu monaĥo veninta ĉitien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. La plej postiĝinta el ĉiuj 500 monaĥoj ĉitie estas sotapano, anstataŭ viktimo falonta al malsuperaj statoj de ekzisteco, kaj ili ĉiuj certas pri sia destino al la iluminiĝo."

Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris la lastan instruon:

"Atentu, monaĥoj. Jen mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝiĝemaj. Ili ne daŭras longe. Pene laboru por atingi vian propran liberiĝon."

Poste, la Budho enmeditiĝis pli kaj pli profunden de unu nivelo al alia. Sekve li elmeditiĝis lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzi lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.

La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en la jaro 543 a.K, en la dekkvina de majo, la fama Vesako laŭ hinda kalendaro.

64. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo por multaj sekvantoj, precipe por tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.

"Ne malĝoju, fratoj," li diris, "Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, 'Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.' Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ nia plaĉo." La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapo, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.

Kiam Reĝo Aĝatasato informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj kunvenu ĉe la enirejo de Kaverno Satapano en Raĝagaho.

Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Anando, kiu estis nur sotapano en tiu tempo.

Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Anando pensis: "La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo." (责任编辑:admin)