乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(2)

"Mi estas la ĉefo de la mondo; mi estas la plej granda homo en la mondo; mi estas la plej eminenta homo en la mondo. Jen estas mia lasta naskiĝo kaj mi ne plu revenos."

Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavasto post la naskiĝo de sia filo. La reĝo ĝojegis pro la informo. La novaĵo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo ankaŭ cirkulis en la tuta regno kaj ĝojigis ĉiujn homojn.

3. La nomdona ceremonio

Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston konatan kiel saĝulo. Oni nomis lin Asito la Saĝulo. Asito vivis ermite en ĝangalo. Iutage, kiam la ermito sidis meditante, li trovis, ke la ĉielanoj kantas kaj dancas ĝojplene. "Kial vi estas tiel ĝojaj?" li demandis. "Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en Parko Lumbinio," respondis la ĉielanoj. Informiĝinte pri tio, Asito tuj hastis al la reĝo, reĝino kaj novnaskita bebo.

Ĝojegis la reĝo, denove vidinte sian saĝan maljunan instruiston. Post kiam la saĝulo sidiĝis en la palaco, la reĝo portis la reĝidon al li kaj diris: "Instruisto, mia filo naskiĝis nur hieraŭ. Jen li estas. Bonvolu esplori, ĉu li havos brilan estontecon."

Dirinte tion, la reĝo mallevis la reĝidon antaŭ la saĝulo por ke ĉi lasta povu plibone rigardi la bebon, sed la bebo movis siajn piedojn sur la kapon de la saĝulo. Surprizite, Asito prenis la piedojn de la reĝido en la manojn kaj atente ekzamenis ilin. Rimarkinte kelkajn makulojn sur la plandoj de la reĝido, li  stariĝis kaj diris: "La reĝido fariĝos tre granda instruisto en la mondo!" La saĝulo tiel plezuriĝis, ke li kunmetis la manplatojn kaj esprimis sian respekton al la eta reĝido. Vidinte tion, ankaŭ la reĝo faris la samon. Tio estis la unua saluto farita de la reĝo al la reĝido.

En la kvina tago post la naskiĝo de la reĝido, la reĝo invitis kvin saĝulojn al la nomdona ceremonio kaj petis ilin proponi bonan nomon por la reĝido. La saĝuloj esploris la denaskajn makulojn de la reĝido kaj konkludis: "La reĝido fariĝos la reĝo de reĝoj se li volos regi la mondon. Sed se li elektos religian vivon, li fariĝos la Budho, la plej granda saĝulo."

"La reĝido fariĝos nenio alia ol la Budho," diris Kondano, la plej juna el la kvin saĝuloj.

Tiam la saĝuloj nomis la reĝidon Sidarto kun la signifo "plenumita deziro" aŭ "tiu, kiu atingis sian celon".

4. La edukado de la reĝido

La patrino de Reĝido Sidarto forpasis en la sepa tago post sia akuŝo. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja kaj naskis filon en la sama tago, en kiu Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto havis nenian memoron pri sia propra patrino.

Kiam Reĝido Sidarto aĝis nur kelkajn jarojn, Reĝo Sudodano sendis lin al lernejo. Multaj infanoj lernis en la klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. La instruisto de la reĝido nomiĝis Sarvo Mitro.

La reĝido lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon kaj ankaŭ artojn de boksado, arkopafado, luktado kaj aliaj. Li lernis ĉiujn lecionojn pli rapide ol aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona pri diversaj artoj. Li gajnis honoron en ĉiuj lecionoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la sola lernanto, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la knabo plej forta, plej alta kaj plej bela en la klaso. Li neniam estis maldiligenta, neniam miskondutis kaj neniam malobeis la instruistojn. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin reciproke. Li estis amiko por ĉiuj homoj. (责任编辑:admin)