乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(36)

"Tio estas la lasta volo de mia patro antaŭ lia forpaso," respondis Sigalo, "Mia patro konsilis min adori al ĉiuj direktoj por forteni min de malbonaj aferoj el la kvar direktoj kaj el la supro kaj malsupro." La Budho pensis pri tio kaj diris: "Estas prave tion fari por plenumi la lastan volon de via patro, sed ne provu kompreni la konsilon de via patro nur laŭvorte. Via patro tute ne intencis, ke vi vere faru kultadon laŭ tiu ĉi maniero." Poste, la Budho eksplikis la veran signifon pri la kultado al ĉiuj direktoj:

"Kultado al la oriento signifas respekti kaj honori viajn gepatrojn.

Kultado al la sudo signifas respekti kaj obei viajn instruistojn.

Kultado al la okcidento signifas esti fidela kaj sindediĉema al via edzino.

Kultado al la nordo signifas esti afabla kaj helpema al viaj amikoj, parencoj kaj najbaroj.

Kultado al la ĉielo signifas prizorgi la materian bezonon de religiuloj kiaj monaĥoj kaj asketoj.

Kultado al la tero signifas esti justa al viaj servistoj, donante al ili laboron laŭ ilia kapablo, pagante al ili justan salajron kaj oferante al ili medicinan helpon kiam ili estas malsanaj.

Tion farante, vi povas vin deteni de malbono".

La Budho ankaŭ admonis al Sigalo eviti kvar malbonajn kondutojn.

"Estas kvar malbonaj kondutoj evitindaj," li diris, "kaj ili estas mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj mensogo."

La Budho daŭre parolis al Sigalo: "Estas kvar malbonaj motivoj, pro kies kaŭzo oni faras malbonajn kondutojn. Ili estas partieco, malamo, malsaĝo kaj malkuraĝo."

"Kaj fine, Sigalo, vi devas eviti ses manierojn malŝpari vian havaĵon. Ili estas drinkado, toksiĝemo, maldiligenteco, vagado ĝis profunda nokto, malŝparo de tempo ĉe foiro kaj penso pri amuziĝo, vetludo kaj kunestado kun malbonaj amikoj."

Juna Sigalo aŭskultis la konsilon respektoplene kaj subite rememoris, ke lia patro ofte diris al li, kiel bona instruisto estas la Budho. Kvankam la maljunulo ofte klopodis, ke Sigalo iru kaj aŭskultu la instruon de la Budho, Sigalo ĉiam rifuzis per diversaj pretekstoj, ke tio estas tro malfacila, ke li okupiĝas pri io alia, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al monaĥoj.

La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li promesis, ke ekde tiam li ne nur tenos la volon de sia patro en la memoro sed ankaŭ plenumos ĝin en la ĝusta maniero instruita de la Budho.

50. Donaco de Ambapali

Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ĉiujn ĝojplene.

Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesalio, iutage virino nomata Ambapali provizis al ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj.

Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el la oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi tute ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: "Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras por viziti la viron restantan tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas la filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron."

Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el siaj ĉaroj kaj ekveturis al la ĝardeno, ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbaj folioj ne tremetis. Ŝi leĝere paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj krucitaj kruroj sub la densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro glimbrilis lumo kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho. (责任编辑:admin)