乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(33)

Lia patrino sin turnis al li, fiksrigardis lin silente per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj murmuris nekredeme: "Kion vi diris, Aĝatasato? Vi demandis, ĉu via patro amis vin?"

"Aĝatasato, kiam vi estis en mia utero, mi volis trinki sangon el la mano de via patro. Kiam li aŭdis tion, li ĝojplene faris tranĉon sur sian manradikon, ke mi trinku lian sangon por vi. Kiam aŭguristo antaŭdiris, ke vi estos malamika al via patro, mi volis ĉesigi la gravedon, sed li deadmonis min de tio. Mi provis mortigi vin dum mia nasko, sed li haltigis min eĉ kiam li bone sciis, ke iutage vi mortigos lin. Ĉu tio ne estas amo?"

"Ĉu vi ne vidas la cikatron sur via dikfingro? Ĝi estis furunko kiam vi estis juna. Pro doloro vi tiel ploregis, ke neniu povis endormigi vin. Kiam via patro aŭdis tion, li ĉesigis sian deĵoron kaj kuris al vi. Li ĝentile metis vin sur siajn femurojn kaj suĉis la furunkon ĝis ĝi eksplodis en lia buŝo. Mia filo, via patro englutis la sangan puson pro amo al vi. Kiel vi povus diri, ke li ne amis vin, Aĝatasato? Diru al mi, Aĝatasato, ĉu vi faros por via filo tion, kion via patro faris por vi? Vi jam mortigis vian patron, kiu vere amis vin."

Kiam Aĝatasato aŭdis tion, li eksplodis de plorego. Li tuj ordonis siajn gardistojn: "Kuru, kuru por liberigi mian patron antaŭ lia morto." Sed neniu el ili sin movis. "Iru, mi ordonas vin! Liberigu mian patron antaŭ lia morto!" Aĝatasato kriegis.

Tiam lia konsilanto alpaŝis kaj diris malrapide: "Granda reĝo, via patro jam mortis matene." Aĝatasato genuiĝis kaj ploregis ĝis tordiĝo de la tuta korpo. Li diris senĉese: "Indulgu min, Paĉjo. Bonvolu indulgi min."

Aĝatasato konsciis pri la amo de sia patro nur kiam li mem fariĝis patro. Reĝo Bimbisaro naskiĝis kiel ĉielano en Ĉielo Catumaharaĝiko.

46. Pri doloro de amo

Reĝo Pasenadio regis Kosalon, kiu situis norde de Magadho regata de Reĝo Bimbisaro. La ĉefurbo de la regno Kosalo nomiĝis Sravastio. Unu el la fratinoj de Reĝo Pasenadio estis la ĉefa reĝino de Reĝo Bimbisaro, do li estis bofrato de Reĝo Bimbisaro.

Reĝo Pasenadio fariĝis budha sekvanto en tre frua periodo de la Budho, kaj restis lojala subtenanto ekde tiam. Lia ĉefa reĝino estis Malika. Estante saĝa kaj pia, ŝi bone konis la Darmon kaj agis kiel lia religia gvidistino en kelkaj okazoj.

Kiam la reĝo unuafoje vidis la Budhon, li demandis: "Kiel tio povas esti, ke Sinjoro Gotamo deklaras, ke li jam atingis la plenan iluminighon? Sinjoro Gomato estas juna ambaŭ je la aĝo kaj kiel monaĥo."

La Budho respondis: "Granda Reĝo, estas kvar aferoj, kiujn oni rajtas nek subtaksi nek malestimi pro ilia juneco. Ili estas nobla militisto, serpento, fajro kaj bikŝuo. Koleriĝinta juna militisto povus kruele kaŭzi damaĝon al aliaj. Mordo de eĉ malgranda serpento mortigus homojn. Eta fajrero povus kaŭzi grandan incendion, kiu detruas konstruaĵojn kaj arbarojn. Eĉ juna monaĥo povus esti sanktulo."

Aŭdinte tion, Reĝo Pasenadio komprenis, ke la Budho vere estas saĝa instruisto, kaj decidis fariĝi lia sekvanto.

Reĝo Pasenadio ŝatis viziti la Budhon por peti lian konsilon. Eĉ dum sia ofica deĵoro li laŭeble trovis tempon por interparoli kun la Budho. Kiam li babilis kun la Budho iutage, li ricevis raporton, ke lia edzino Reĝino Malika naskis filinon. La reĝo malplezuriĝis pro la raporto ĉar li deziris filon.

Malsame de aliaj religiaj instruistoj, la Budho parolis pri boneco de la virinoj. Li diris: "Iuj virinoj estas pli bonaj ol viroj, Reĝo. Estas virinoj saĝaj kaj bonaj. Ili prenas sian bopatrinon kiel diinon, kaj sin tenas puraj en la parolo, penso kaj konduto. Iutage ili povus naski bravan filon, kiu regos la landon."

Tiam la reĝo rememoris, ke li iam aŭdis de la Budho: "Malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon donas tiuj, kiujn ni amas." La reĝo demandis Reĝinon Malika, ĉu ŝi konsentas kun la Budho. Ŝi diris, ke tio devas esti vero se la Budho tiel diris. Sed la reĝo ne kontentiĝis pri la respondo. "Kiel nia amato povas doni al ni malĝojon?" la reĝo volis scii. (责任编辑:admin)