世界语版《佛陀的一生》(49)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| 3. Kiel ŝi preparis la laktan rizon? 4. Kion ŝia servistino vidis sub la banjana arbo? 5. Kion faris la Asketo Gotamo manĝinte la laktan rizon? Ekzerco 16. 1. Kien iris la Asketo Gotamo manĝinte la laktan rizon de Suĝata? 2. Kiel vi nomas la arbon, sub kiu li meditis? 3. Kian decidon li faris sub la arbo? 4. Kiaj pensoj venis al lia menso? 5. Kion li eksciis en la unua parto de la nokto? 6. Kion li komprenis en la dua parto de la nokto? Ekzerco 17. 1. Kion la Budho vidis en sia profunda meditado? 2. Kio kaŭzas la ĉenon de ekzisteco? 3. Ekspliku la signifon de la verso, kiun la Budho recitis tuj post lia iluminiĝo. Ekzerco 18. 1. Kion la Budho faris dum la unua semajno post sia iluminiĝo? 2. Kion la Budho faris dum la tria semajno? 3. Kiu vizitis la Budhon dum la kvina semajno? 4. Kiom longe li fastis? 5. Kio estas la koloroj de la budhisma flago, kaj kion signifas ĉiu koloro? 6. Kiuj fariĝis la unuaj du laikaj disĉiploj de la Budho? Ekzerco 19. 1. Al kiu la Budho volis paroli unue? 2. Kien li iris? 3. Kion liaj kvin amikoj volis fari? 4. Ĉu ili faris tion? 5. Kion la Budho diris al ili? 6.Ĉu ili kredis lin? Ekzerco 20. 1. Kio estas la nomo de la unua instruado de la Budho? 2. Al kiuj okazis la unua predikado? 3. Kio estas la du ekstremoj, kiujn la Budho petis siajn aŭskultantojn rezigni. 4. Kio estas la vojo, kiun la Budho admonis sekvi? 5. Kio estas la Kvar noblaj veroj? 6. Kio estas la ok partoj de la Nobla Okera Vojo? 7. Koncize priskribu la tri grupojn, el kiuj konsistis la ok faktoroj. Ekzerco 21. 1. Kiuj estis la tri fratoj? 2. Kiom da sekvantoj ĉiu el ili havis? 3. Kie ili vivis? 4. Kion faris la Budho por subigi la serpentan reĝon? 5. Kion Uruvelo Kasapo trovis en la sekva mateno? 6. Kion faris la aliaj fratoj kaj iliaj sekvantoj kiam ili informiĝis, ke Uruvelo Kasapo jam fariĝis budhano? (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》