世界语版《佛陀的一生》(53)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Ekzerco 42. 1. Kie vivis Alavako kaj kia li estis? 2. Kiu kaptis la reĝon kiam li iris ĉasi en la arbaro? 3. Kio estis la lasta peto de la reĝo? 4. Kial la Budho iris al la kaverno de la demono? 5. Kion la Budho petis de la pordisto? 6. Priskribu, kiel la Budho venkis en la batalo kun la demono? Ekzerco 43. 1. Al kiu edziniĝis Suĝata kaj kiel ŝi kondutis? 2. Kion la Budho aŭdis kiam li vizitis Anatapindiko? 3. Kiom da edzinaj specoj ekzistas laŭ la priskribo de la Budho? 4. Kion Suĝata sentis aŭdinte la instruon de la Budho? Kial? 5. Kiun preferis Sunĝata el la sep specoj de edzinoj? Ekzerco 44. 1. Diru la nomojn de iom da monaĥoj, kiuj servis al la Budho dum lia frua tempo. 2. Kio estis la rezulto de malobeemo al la Budho fare de Nagasamalo? 3. Kiomaĝa estis la Budho kiam li petis la bikŝuojn elekti lian servanton? 4. Kio estis la rilato de Anando al la Budho? 5. Por kio la Budho rekonis Anandon unue? 6. Kio estis la aliaj kontribuoj de Anando? 7. En kiom da jaroj forpasis Anando? Ekzerco 45. 1. Kies filo estis Reĝido Aĝatasato? 2. Kial li klopodis mortigi sian patron? 3. Kio estis la respondo de lia patro al lia mortiga klopodo? 4. Kiel lia patrino donis manĝaĵon al Reĝo Bimbisaro? 5. Kiel Aĝatasato mortigis sian patron? 6. Kia penso venis al Aĝatasato kiam li aŭdis, ke filo naskiĝis al li? 7. Priskribu la amon de Reĝo Bimbisaro al Aĝatasato. Ekzerco 46. 1. Kio ests la rilato inter Reĝo Pasenadio kaj Reĝo Bimbisaro? 2. Kiu estis Malika? Ĉu ŝi estis bona edzino? 3. Kio estis la kvar aferoj, kiujn oni ne rajtas malestimi pro ilia juneco? 4. Kio estis la sinteno de la Budho al virinoj? 5. Pro kio la Budho diris, ke karuloj alportas suferon? 6. Kiu estis la filo de Reĝo Pasenadio? Ekzerco 47. 1. Kion vi lernis de tiu ĉi parto de la rakonto? Ekzerco 48. 1. Kial la asketoj ĵaluzis la Budhon? 2. Kio estis ilia plano malhonorigi la Budhon, uzante Sundari? (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》