世界语版《佛陀的一生》(3)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multe da premioj de la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis travivi malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj. Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu portis kun si pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon flugantan kaj tuj pafis ĝin. La sago trafis la cignon kaj faligis ĝin. Ambaŭ knaboj kuris al la birdo. Sidarto kuris pli rapide ol Devadato, do li atingis la vunditan cignon la unua kaj trovis ĝojplene, ke la birdo ankoraŭ vivas. Li tenere tiris la sagon el ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmetaj folioj, ŝmiris ĝin sur la vundon de la cigno por ĉesigi la sangadon kaj karesis la timigitan birdon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rifuzis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidante, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. "Donu la birdon al mi! Estis mi, kiu faligis ĝin," diris Devadato. "Ne, mi ne donos ĝin al vi," respondis la Reĝido, "se vi jam mortigus ĝin, ĝi estus via predo. Sed nun ĝi apartenas al mi ĉar ĝi nur vundiĝis kaj ankoraŭ vivas." Devadato ne konsentis pri tio. Tiam Sidarto proponis: "Ni iru al la juĝejo de saĝulo kaj demandu lin, kiu rajtas posedi la cignon." Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de saĝulo kaj rakontis pri sia kverelado. Post kiam la du knaboj rakontis respektive sian version pri la okazaĵo, la saĝulo respondis: "Vivestaĵo certe apartenas al tiu, kiu volas ĝin savi; vivestaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu volas ĝin detrui. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon." 6. La edzino de Reĝido Sidarto La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la ceremonion doni nomon al Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: "Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li ekdeziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo." La reĝo ege maltrankviliĝis pro la atentigo. Li timis, ke lia filo renkontos tiujn kvar menciitajn kaj forlasos la palacon, renkontinte unu el la kvar specaj homoj. Por ke Sidarto havu nenian ŝancon renkonti tiajn homojn, Lli dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, sed lasis neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon eniri la palacon por ke la reĝido ne vidu malagrablaĵon. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn, ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la lastatria por pluva sezono. Sidarto vivis en la mondo de abundeco kaj beleco, kaj ankaŭ ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, akompanate de muzikistoj kaj dancistinoj, tamen li ankoraŭ ne sentis sin feliĉa kvankam li havis ĉion deziratan. Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: "Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja." Ili respondis: "Nun via filo jam aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovi belan knabinon por lia edziĝo?" La reĝo konsentis kaj tuj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la regno en la palacon. Post kiam ili ĉiuj alvenis, li okazigis grandan paradon kaj proponis, ke la reĝido elektu unu el ili kiel sian edzinon. Inter ili troviĝis la iu knabino plej ĉarma kaj bonkora knabino, nomata Jasodara. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo konsciis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》