乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(27)

Post nur momento Kema pensis, ke ŝiaj okuloj mistifikis ŝin. Ĉu ŝi vidis la junan knabinon maljuniĝanta? Jes. Kaj la beleco forlasis la belulinon. Ŝia vizaĝo ŝrumpiĝis. La rideto sur ŝiaj lipoj similaj al lotuspetaloj ŝanĝiĝis en sendentan grimacon. Ŝiaj haroj griziĝis kaj poste blankiĝis. La sveltaj kaj fortaj kruroj maldikiĝis kaj malfortiĝis, kaj ŝi falis sur la plankon. La juna knabino ŝanĝiĝis en okdek-jaran maljunulinon.

Kema vidis, ke tiu ĉi maljunulino mortis kaj putris ĝis ŝiaj ostoj fariĝis polvo. Ŝi komprenis, ke simile al la aminda figuro, iutage ankaŭ ŝi mem maljuniĝos kaj mortos. Ŝia vanteco de korpa beleco tute forlasis ŝin kaj ŝi subite komprenis la efemerecon de la fizika korpo kaj homa vivo.

Ŝi fariĝis arahanto kaj iris en la monaĥinan komunumon konsentite de Reĝo Bimbisaro. Ŝi famiĝis en la monaĥina komunumo pro sia interna scio.

39. La Budho kaj milionulo

Milionulo Anatapindiko havis nomon Sadario, sed pro lia granda malavareco oni nomis lin Anatapindiko, kiu signifas helpemulon al bezonantoj.

Anatapindiko volis aĉeti parkon grandan kaj belan por la Budho, sed ĝi apartenis al Reĝido Ĝeto, kiu ne volis vendi ĝin. Li finfine sukcesis akiri ĝin de la reĝido per tiom da mono, ke li kovris la tutan spacon de la parko per ormoneroj. Li konstruigis la faman Ĝetavanan Monaĥejon, en kiu la Budho pasigis multajn pluvsezonojn. La Budho pasigis plejparton de sia vivo en tiuj kvietaj cirkonstancoj kaj faris plej multajn predikadojn tie. Finfine, la Budho pasigis dudek kvar pluvsezonojn en Ĝetavana Monaĥejo.

La Budho faris al li kelkajn predikadojn kun intenco fari tion por laikaj homoj. Du el la predikadoj estis pri malavareco kaj kvar feliĉoj. En la predikado pri malavareco, la Budho diris, ke la unua ŝtupo de la Budhiĝo estas praktikado de malavareco kiaj almozdono al monaĥoj kaj kostruado de monaĥejoj. La afero pli grava ol malavareco estas rifuĝo en la Tri Juveloj, kiuj estas la Budho, Darmo kaj Samgo, kaj observado al la Kvin Maksimoj, kiuj estas la kvin reguloj helpantaj al homoj disciplini siajn parolojn kaj kondutojn. La afero pli grava ol observado de la Kvin Maksimoj estas konstanta praktikado de meditado pri bonkoreco. Sed la plej meritoplena konduto laŭ la Budho estas disvolvi enrigardon en la efemeran naturon de ĉiuj aferoj.

En la predikado pri la kvar feliĉoj haveblaj por ordinaraj homoj, la Budho menciis la feliĉojn pri posedo, riĉaĵo, senŝuldo kaj senkulpo.

La feliĉo pri posedo signifas homan kontentecon pri gajno de riĉaĵo per honestaj metodoj kaj diligenta laborado. La feliĉo pri riĉaĵo estas homa kontenteco en elspezo de la propra riĉaĵo dum la devoplenumado.

La feliĉo pri senŝuldo estas homa kontenteco, kiun homo ĝuas kiam li scias bone, ke li havas nenian ŝuldon grandan aŭ malgrandan al aliaj.

La feliĉo pri senkulpo estas kontenteco de homo, kies kondutoj korpa, parola kaj pensa ne kaŭzis malutilon al aliaj, kaj kiu estas libera de ĉiuj kulpoj.

Kiam Anatapindiko unuafoje renkontis la Budhon ĉe arbaro Sitavano proksima al Raĝagaho, lia fido al la Budho estis tiel forta, ke aŭroro aperis el lia korpo. Aŭdinte la Darmon unuafoje Anatapindiko fariĝis sotapano, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.

40. La Budho kaj farmisto

Iam la Budho estis en la vilaĝo Ekanalo en Magadho. Pluvis kaj estis tempo por semado. Kiam la folioj ankoraŭ estis malsekaj pro roso en la frua mateno, la Budho iris al la kampo, kie laboris bramano kaj farmisto Kasibaradvaĝo kun laborantoj de kvincent plugiloj. La Budho atingis je la tempo kiam la bramano disdonis manĝaĵojn al siaj laborantoj. La Budho atendis, ke iu donos al li manĝaĵon. Sed kiam la bramano vidis la Budhon, li mokis lin kaj diris: "Mi plugas kaj semas, kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas. Asketo, vi ankaŭ devis kaj devas plugi kaj semi por manĝi."  

"Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas," respondis la Budho. "kaj mi jam plugis kaj semis, do mi manĝas."

(责任编辑:admin)