乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(11)

Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala bodhi-arbo, sed ankaŭ al ĉiuj postaj bodhi-arboj.

La ora ponto

En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu li jam atingis iluminiĝon. Por provi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren dum la tuta semajno.

La juvela ĉambro

En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri tio, kio estas konata kiel Abidarmo, alinome, "la detala instruado". Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin koloroj. Hodiaŭ la budhisma standardo estas farita el la ses koloroj. Ĉiu koloro prezentis apartan noblan kvaliton de la Budho: la flava por sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa koloro prezentis ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.

Tri knabinoj

En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis por ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj ili baldaŭ enuiĝis kaj forlasis lin sola.

La Mucalindo-arbo

La Budho iris al la mucalindo-arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kobra reĝo nomata Mucalindo eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por teni lin varma, kaj tenis sian kapon super lia kapo por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kaj esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:

"Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la Veron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas kroĉiĝojn kaj jam rezignis sensajn dezirojn. La malapero de la vortoj

"Mi estas" estas vere plej granda feliĉo."

La Raĝajatano-arbo

En la sepa semajno, la Budho meditis sub raĝajatano-arbo. En la kvindeka mateno, post liaj sep semajnoj de fastado, du komercistoj Tapuso kaj Baliko iris al li. Ili oferis al li rizajn kukojn kaj mielon, kaj ĉesigis lian fastadon. La Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.

Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj disĉiploj post la rifuĝo en la Budho kaj la Darmo, kiu estas la instruo de la Budho. Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La Budho palpis sian kapon per la dekstra mano, eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn relikvojn nomatajn “Kesa Datu” en la Swedagon-pagodo de la nuna birma urbo Ranguno.

19. La unuaj kvin monaĥoj

Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel atingi saĝon, konduti bone kaj servi al la aliaj. Li pensis: "Nun jam mortis Asito, Aklaro kaj Udako, sed miaj amikoj Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio ankoraŭ restas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili."

Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Kiam ili vidis lin aliranta, ili diris unu al alia: "Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon. Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!" (责任编辑:admin)