世界语版《佛陀的一生》(26)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Ankoraŭ dezirante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian insidan planon. Kun helpo de kvincent misgviditaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon. Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi jenajn kvin aldonajn regulojn: 1. Vivi en la arbaro dum la tuta vivo. 2. Teni la vivon nur per almozpeto. 3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj. 4. Vivi sub la arboj. 5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum la tuta vivo. Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam estimataj Ŝariputo kaj Mogalano eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho. Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, tamen antaŭ la morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj malhelpis lin de tio. Lia malsano graviĝis ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo sur lia vojo al la Budho, sed li konvertiĝis al la Budho antaŭ ol li mortis. Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, lia sankta monaĥa vivo en la frua periodo rezultis, ke li fariĝos Paceka Budho nomata Atisaro en la malproksima estonteco. Kiel Paceka Budho li povos atingi iluminiĝon per siaj propraj klopodoj. 38. La Budho kaj Reĝino Kema La Budho komisiis por la monaĥa komunumo du ĉefajn disĉiplojn, kiuj estis estimataj Ŝariputo kaj Mogalano. Li ankaŭ komisiis du ĉefajn disĉiplinojn por la monaĥina komunumo. Ili estis estimataj Kema kaj Upalavana. Kema estis unu el la belaj reĝinoj de Reĝo Bimbisaro. La budhaniĝo de Kema estis unu el la raraj okazoj, ke la Budho ŝanĝis la menson de aliuloj per sia magia povo. Antaŭe la Budho neniam uzis sian povon por regi la menson de aliuloj, sed nur por veki ilian komprenon kaj estigi ilian saĝon. Kema estis tiel bela kiel plena luno reflektita en trankvila lago je la noktmezo. Ŝiaj vangoj estis glataj kiel lotusaj petaloj kaj ŝiaj okuloj brilis kiel gemoj. Ŝi tute ne volis vidi la Budhon ĉar ŝi aŭdis, ke li neniam parolis pri la korpa beleco. En malvarmeta kaj briza mateno, Kema decidis viziti la monaĥejon, kiun Reĝo Bimbisaro konstruigis por la Budho en la Bambuaro. Sciuroj sin amuzis en la fruktoplenaj arboj, kiuj sternis siajn ombrojn sur la herbejo. La lageto estis kovrita de akvolilioj kaj delikata aromo de jasmeno plenigis la aeron. Keman tuj altiris profunda kaj klara voĉo venanta el la predikejo. Ĝi similis nenion, kion ŝi aŭdis antaŭe. Ĝi estis pli bela ol birdaj kantoj je la mateniĝo. La voĉo estis varma, komfortiga kaj plena de amo kaj prizorgemo. Ĝiaj vortoj estis tiuj de saĝo. Kiel abelo al aroma floro, Kema sin movis al la halo, kie la Budho estis predikanta. Ŝi kovris sian vizaĝon per la skarpo kaj sidiĝis en la malantaŭo de la halo, por ke la Budho ne rekonu ŝin. Ŝi tute ne imagis, ke la Budho scias bone, kiu ŝi estas kaj pri kio ŝi pensas. Per sia magia povo la Budho kreis figuron de la plej bela knabino ĉirkaŭ dekses-jara staranta ĉe li kaj ventumanta lin. Kema raviĝis pro la beleco de la knabino kaj fiksis sian rigardon al ŝi. "Jen, rigardu ŝian belan nazon, ŝian buŝon, ŝiajn brakojn kaj fingrojn," pensis Kema, "Kaj kun sia perfekta aspekto ŝi similas al pompe disfloranta floro en printempo. Ŝi estas multe pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe, kaj eĉ multe pli bela ol mi mem." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》