世界语版《佛陀的一生》(46)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li decidis: "Mi kuŝiĝos momenton," sed dume, li ankorŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto. La kunsido komenciĝis en la tria monato post la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon. Maha Kasapo prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upalion por respondi demandojn pri Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memoron kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj. Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian tripitakon, kiu pasas de generacio al generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio. En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo Vato Gamanio Ahajo, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj. Ekzerco 1. 1. kiu estis Sudodano? 2. Kie li regis? 3. Kiu estis la reĝino? 4. De kiu regno ŝi venis? 5. Kio estis ŝia sonĝo? 6. Kion ŝi faris en la sekva mateno? 7. Kion la reĝo faris informiĝinte pri la sonĝo? 8. Kial la reĝo kaj reĝino ĝojis pro la sonĝo? 9. Kion faris la reĝo por esprimi sian ĝojon? Ekzerco 2. 1. Kial Reĝino Maha Maja volis forlasi Kapilavaston? 2. Kie estas la palaco de ŝia patro? 3. Kiel la reĝo sendis ŝin? 4. Kial la reĝino haltis en la parko? 5. Kio estis la nomo de la parko? 6. Kiam naskiĝis la bebo? 7. Kion la legendo diris pri la naskiĝo? 8. Ŝajne la bebo diris ion. Kion li diris? Ekzerco 3. 1. Kiu estas Asito? 2. Kial li iris al la palaco? 3. Kion la reĝo faris post kiam Asito sidiĝis en la palaco? 4. Kio okazis kiam la reĝo montris la bebon al la saĝulo? 5. Ĉu Asito malĝojis pro la okazaĵo? 6. Kion faris Asito post la okazaĵo? 7. Kion Asito diris pri la reĝido? 8. Kion Kondano diris? (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》