世界语版《佛陀的一生》(18)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Samtempe la patrino demandis la malican duonpatron ĵus revenintan. "Kie estas mia filo?" Ŝi demandis. "Mi ne scias," li respondis, "li revenis hejmen antaŭ ol mi." La patrino ne povis endormiĝi la tutan nokton pro maltrankviliĝo. Frumatene en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. "Kial vi ploras, fratino?" demandis la Budho. "Sinjoro," respondis la virino, "mi havas solan filon Ŝopako kaj li perdiĝis lastanokte. Mia edzo promenis kun li kaj la malgranda knabo neniam revenis hejmen." "Ne maltrankviliĝu, fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas." Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakon, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis vidinte denove sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino. 28. La rakonto pri Sinjorino Pataĉara Dum la vivperiodo de la Budho, estis riĉulo, kiu havis ĉarman filinon Pataĉara. Ŝiaj gepatroj tiel amis ŝin, ke ili tenis ŝin en la sepa etaĝo de la domo kaj ne permesis ŝin eliri. Kiam Pataĉara estis deksesjara, ŝiaj gepatroj volis, ke ŝi edziniĝu al filo de alia riĉulo. Sed ŝi enamiĝis al sia servanto kaj deziris vivi kun li. Do Pataĉara sin vestis kiel servanton kaj fuĝis el la etaĝdomo frumatene antaŭ la geedziĝa ceremonio. Ŝi renkontis sian amaton en certa loko kaj ili kune forkuris. La paro iris al malproksima loko kaj geedziĝis. Post iom da tempo Pataĉara estis preta por akuŝo. "Ĉi tie neniu helpos min," Ŝi diris al sia kara edzo, "sed la gepatroj ĉiam havas molan lokon en la koro por sia infano. Bonvolu konduki min al la hejmo de miaj gepatroj, por ke mi nasku nian infanon." Sed ŝia edzo diris: "Kion vi diras, mia kara? Se viaj gepatroj vidos min, ili torturos min ĝismorte. Estas tute neeble por mi iri tien." Ŝi petegis lin multfoje, sed li rifuzis ĉiufoje. Iutage, dum la foresto de la edzo, Pataĉara iris al siaj najbaroj kaj diris al ili: "Se mia edzo demandos al vi, kien mi iris, bonvolu informi lin, ke mi jam iris al miaj gepatroj." Kiam la edzo revenis hejmen, li trovis, ke la edzino jam foriris. Li kuratingis ŝin kaj petegis ŝin reveni hejmen, sed ŝi rifuzis. Ĝuste tiam okazis ŝiaj naskdoloroj kaj baldaŭ ŝi naskis filon. Ŝi pensis: "Nun ne plu necesas por mi iri al miaj gepatroj," do ŝi revenis hejmen kun la edzo. Post iom da tempo ŝi estis naskonta la duan bebon. Ŝi forlasis la hejmon kaj ekiris al siaj gepatroj refoje dum la edzo laboris ekstere. La edzo kuratingis ŝin kaj petegis kiel antaŭe, ke ŝi revenu kun li, sed ŝi rifuzis. Subite okazis terura ŝtormo. Pataĉara diris al la edzo: "Mi eksentis ne elteneblajn naskdolorojn, mia kara. Bonvolu trovi lokon por ŝirmi nin kontraŭ la pluvego." La edzo iris tien kaj reen kun hakilo en la pluvego, kolektante branĉojn kaj foliojn por fari kabanon. Vidinte arbuston kreskantan sur formikejo, li tuj aliris por haki ĝin. Ĝuste tiam elrampis venena serpento kaj mordis lin je la mano. Li tuj perdis la vivon. Dum Pataĉara atendis la edzon, pli kaj pli grandaj doloroj atakis ŝin, kaj baldaŭ ŝi naskis alian filon. Estante senforta, malvarma kaj malseka, ŝi povis fari nenion pli ol teni siajn infanojn en la sino kaj tranokti laŭeble sintiriĝinte sur la tero por sin ŝirmi kontraŭ la pluvego. Ŝi ege maltrankviliĝis pri la edzo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》