世界语版《佛陀的一生》(43)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
"Bonege, bonege! Ĉiu, kiu amas min, devas sekvi la ekzemplon de Damaramo. Li honoras min plej multe ol tiuj, kiuj praktikas mian instruon plej bone," laŭdis la Budho. La Budho decidis daŭrigi sian lastan vojaĝon en la sekva mateno. Lia nova celloko estis malgranda vilaĝo de Pavao. 60. La lastaj tagoj de la Budho Oni notis multajn okazaĵojn en la vivo de la Budho sen preciza tempo post lia aĝo de 55 jaroj, sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro notiĝis kaj datiĝis en Maha Parinibana Sutro. Kiam la Budho atingis la okdekan jaron, li sentis, ke baldaŭ finiĝos lia vivo. Kvankam li suferis de maljuneco kaj malsanoj kiel ĉiuj aliaj homoj, tamen li estis malsama ol ordinaruloj. Li povis subigi la dolorajn sentojn de sia korpo per la mensaj povoj disvolviĝintaj en la supera trejnado. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto eĉ se lia korpo malfortiĝis. En la lasta jaro de sia vivo, li decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinago, malgranda vilaĝo en norda Hindio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiaj Raĝagaho kaj Sravastio, kiuj estas plenaj de homoj, komercistoj kaj reĝoj. Li ekvojaĝis de Raĝagaho, la ĉefurbo de Magadho. Li iris piede, akompanate de Anando kaj multaj disĉiploj. La vojo estis tre longa kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn dum la vojaĝo. Tiam, jam forpasis Rahulo kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalano kaj Ŝariputo, ambaŭ ĉefaj disĉiploj de la Budho. En la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. Multaj instruoj de la Budho temis pri la admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili. Li memorigis la disĉiplojn pri la instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Lia alia instruo temis pri la kvar metodoj, por ke oni kontrolu, ĉu iu instruo vere devenis de la Budho, komparante ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disciplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho. La instruo, kiun la Budho donis fojfoje dum multaj restadoj en la lasta vojaĝo, estis prediko pri la fruktoj el sekvado al la tri partoj de Nobla Okera Vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi al liaj disĉiploj atingi liberiĝon el ĉiuj suferoj. 61. La lasta manĝo de la Budho Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pavao, Cundo, la filo de vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadavo aŭ "porka plezuro". Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis bongusta kaj speciala plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko. La Budho konsilis, ke Cundo servu al li nur per sukaramadavo pretigita de si kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Post la manĝo, la Budho diris al Cundo: "Cundo, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadavo. Mi certas, ke en la mondo neniu krom la Budho povos digesti la manĝaĵon." "Jes, Sinjoro," respondis Cundo kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho instruis la Darmon al li kaj ankaŭ laŭdis lin, ke lia manĝaĵo refreŝigis la Budhon post lia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de lakso, je kio li malsaniĝis antaŭe. Pikaj doloroj ege turmentis lin, sed li povis elteni la suferon per forto de sia volo. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinago malproksime je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de sala-arboj ekster la urbo. La Budho sin banis lastafoje en Rivero Kakuto. Ripozinte momenton, li diris: "Nun eble iuj faros Cundon bedaŭri pro la manĝaĵo, kiu malsanigis min. Anando, se tio okazos, vi devos informi lin pri via rekta aŭdo de la Budho, ke oferi manĝajon estas meritoplena afero por li. Diru al li, ke per du oferoj al la Budho oni akiras same grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĝuste antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》