世界语版《佛陀的一生》(16)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Poste la Budho montris al Nando 500 ĉielajn feinojn. "Nando, ĉu vi vidis tiujn feinojn?" "Jes," respondis Nando. "Kiu estas pli bela, feino aŭ Ĝanapada Kaljani?" "Sinjoro, same kiel mia edzino multe plibelas ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas pli superaj ol ŝi." "Bone, Nando, kion vi faros poste?" "Honora Sinjoro, per kio oni povas havi ĉielan feliĉon?" "Per plenumo de monaĥa devo." "Do estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon," diris Nando, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente. 25. La rakonto pri Reĝido Rahulo En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara bone vestis la junan Rahulon. Vartite de siaj patrino kaj avo, Rahulo jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris la Budhon kaj diris: "Jen via patro, Rahulo. Iru kaj petu vian heredaĵon." Naiva Rahulo iris al la Budho. Li fiksrigardis la vizaĝon de la Budho, ripetis la vortojn de sia patrino kaj aldonis: "Patro, plaĉas al mi eĉ via ombro." Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahulo sekvis lin dirante, "Donu al mi la heredaĵon." Irante al la parko, la Budho pensis: "Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj la homa vivo estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredigos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon." La Budho do petis sian disĉiplon Ŝariputo, ke li ordinu Rahulon. Reĝo Sudodano ege ĉagreniĝis pro la informo, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la Budho: "Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nando forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi koncentris mian amon al mia nepo, sed ankaŭ mia nura trezoro forlasis min. Bonvolu ne plu ordini junulojn sen konsento de iliaj gepatroj." La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ne plu ordinis junulojn sen konsento de iliaj gepatroj. 26. Du ĉefaj disĉiploj Proksime al Raĝagaho situis du vilaĝoj nomataj Upatiso kaj Kolito. La estroj de ambaŭ vilaĝoj ankaŭ estis konataj respektive kiel Upatiso kaj Kolito. Ili estis tre intimaj amikoj. Iutage Ŝari, la edzino de Upatiso, naskis filon nomatan Ŝariputo. En la sama tago Mogali, la edzino de Kolito, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalano. Poste, iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj. Kreskinte, ambaŭ knaboj ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan Girago Samapuĝo, kiu signifas la montan feston, ili decidis forlasi hejmon por trovi pli grandajn feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tion, kion ili lernis de la teatraĵoj. Tiam ĉe Raĝagaho vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝajo. Ambaŭ amikoj iris por lerni de li, sed post nelonge ili forlasis lin, sentante, ke lia instruado estas ne kontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigu la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al la Vero de la vivo, kaj se unu el ili sukcesos trovi ĝin unue, tuj informu la alian. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》