乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(21)

Angulimalo ne povis kompreni, kion signifas la Budho, do li demandis: "Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?"

"Mi ĉiam staras senmove, Angulimalo, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas kruela al vivestaĵoj. Do mi staras senmove dum vi ne."

Angulimalo ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.

Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent paroj da ĉevaloj kaj soldatoj. La Budho demandis, "Kio okazas al vi, majesta Reĝo?"

"Aperis la plej feroca hombuĉisto Angulimalo, kaj mi iros kapti lin."

"Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimalo se vi vidos, ke li jam havas razitan kapon kaj flavan robon?"

"Mi adoros al li," respondis la reĝo.

La Budho venigis Angulimalon, kaj la soldatoj ekkuris dise pro timo. Sed la Budho haltigis ilin kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.

30. Ŭakalio kaj la Budho

En Sravastio vivis junulo Ŭakalio, kiu admiris la belecon de la Budho. Iutage li pensis: "Restante hejme, mi ne povas vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos vidi lin ĉiutage." Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la Budho.

Ekde tiam, li havis oportunon por ĉiam admiri la aspekton de la Budho. Li faris nenion ĉiutage krom nur sekvi la Budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de Ŭakalio, kaj diris nenion pri tio. Sed anstataŭ legi, lerni kaj mediti, Ŭakalio nur admiris la Budhon. La Budho pensis: "Tiu monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne estos afliktita".

Do iutage la Budho akceptis inviton restadi en Raĝagaho dum tri pluvaj monatoj kaj forlasis Ŭakalion.

Ŭakalio tristiĝis kaj ekpensis: "Tri monatoj estas tempo tro longa. Kian mizeran tempon mi devas pasigi! Kian utilecon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de sur la Vultura Montpinto."

Restante en Raĝagaho, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakalio pretos sin ĵeti de sur Vultura Montpinto. "Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo sin mortigos," li pensis. La Budho tuj elsendis sian transformiĝon sur la randon de la Vultura Montpinto, kaj la malĝojo de Ŭakalio tuj malaperis kiam li ekvidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakalio pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, "La homo, kiu havas perfektan fidon en la Budho, pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo, kiu havas perfektan fidon en la Budho, atingos staton de paco kaj feliĉo."

31. La purigisto Sunito

En Sravastio vivis purigisto Sunito. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilian rondon, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunito devis tuj forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li forlasis ne sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunito havis ege mizeran vivon.

(责任编辑:admin)