乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(28)

La konfuzita bramano diris: "Vi asertis, ke vi plugas kaj semas, sed mi neniam vidis vin pluganta."

La Budho respondis: "Mi semas kredon kiel semojn. Mia disciplino estas la pluvo. Mia saĝo estas la jugo kaj plugilo. Mia modesteco estas la koltro. La menso estas la ŝnuro. Atentemo estas la soko kaj vipo. Mi estas sindetenema en miaj kondutoj, paroloj kaj manĝaĵoj. Mi semis kun vereco. La feliĉo gajnita de mi estas liberiĝo el suferado. Kun persisteco mi portis mian jugon ĝis la atingo de nirvano. Mi jam tiel plugadis. La laboro donis rikolton de senmorteco. Tiel plugante oni fuĝas el ĉiuj suferoj."

Aŭdinte la klarigon de la Budho, la bramano konsciis sian eraron kaj diris: "Bonvolu manĝi laktan rizon, Estimata Gotamo! La estimata Gotamo estas vera farmisto ĉar liaj plantaĵoj donos frukton de senmorteco!" Dirante, la bramano plenigis grandan bovlon per lakta rizo kaj oferis ĝin al la Budho.

La Budho rifuzis la manĝaĵon, dirante, ke li ne akceptas manĝaĵon interŝanĝitan per siaj instruoj.

La bramano genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj petis, ke tiu ordinu lin kiel monaĥon. Post nelonge, Kasibaradvaĝo fariĝis arahanto.

41. Rankoro de Magandiĝa

Magandiĝa estis knabino tiel ĉarma, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝiaj bramanaj gepatroj ĉiam rifuzis svatadojn, trovinte neniun svataton taŭga por ŝi. Eĉ se ŝiaj gepatroj trovis konvenan viron por la filino, la filino ne konsentis, dirante, ke ŝi edziniĝos al neniu krom reĝo. Magandiĝa deziris bonan edziniĝon per sia ĉarmo.

Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandiĝa estas sufiĉe disvolvitaj spirite. Ili nur bezonis lian helpon por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumis fajran oferadon ekster la vilaĝo.

Kiam la patro de Magandiĝa vidis la alvenon de la Budho, li estis tuj absorbita de liaj beleco, trankvileco kaj gracia maniero. La bramano pensis, ke estas neniu viro pli bona por edziĝi al lia filino. "Ne foriru, monaĥo," li kriis ekscitite. "Atendu ĉi tie ĝis mi venigos mian filinon por vidi vin. Vi estas la ideala vivkunulo por ŝi, kaj ankaŭ ŝi estas tute konvena al vi."

La Budho diris nenion kaj restis silenta. Anstataŭ atendi, li lasis sian piedsignon sur la teron kaj foriris. La bramano hastis hejmen kun plezuro pri la okazonta afero en la imago kaj diris al la edzino: "Tuj beligu nian filinon, mia kara. Mi vidis viron tute konvenan al ŝi." Kiam ili tri hastis al la loko, la Budho jam ne plu vidiĝis, kaj ili nur povis vidi la piedsignon, kiun li lasis sur la tero.

La edzino bone konis signojn. Ŝi pririgardis la signon kaj diris: "Mi ne opinias, ke tiu, kiu lasis la signon, povos edziĝi al nia filino. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn."

"Jen denove pri viaj signaĉoj," grumblis la bramano, "kaj vi eĉ povas vidi krokodilojn en akva kaveto kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub la arbo. Ĉu vi iam vidis tiel belan viron, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via edziĝonto estas tiel perfekta, ke vi ne plu povos plendi."

La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin: "Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi." La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estas.

Aŭdinte tion, la bramano kaj lia edzino tuj komprenis, ke homa vivo en la mondo estas mizera kaj ne alkrociĝinda kiel ajn ĝi ŝajnas.Ili ambaŭ atingis aganamon, kiu estas la tria ŝtupo de sankteco.

Malfeliĉe, la aroganta Magandiĝa, kiu ankoraŭ ne estis spirite disvolviĝinta, ne kapablis kompreni la veran signifon de tiuj vortoj. Ŝi opiniis, ke la Budho insultis ŝin pro ŝia beleco. "Kiel tiu ĉi monaĥo kuraĝas insulti min kiam tiel multaj viroj dronas en mia beleco eĉ je la unua vido! Eĉ se li ne volas edziĝi al mi, li ne rajtas aserti, ke mia korpo estas plena de malpuraĵoj." Firme pugniginte siajn manojn, ŝi murmuris detenante sian spiradon: "Atendu, monaĥaĉo. Mi edziniĝos al potenca edzo kaj donos al vi lecionon." (责任编辑:admin)