世界语版《佛陀的一生》(39)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Sonao vivis ĉe Vultura Montpinto en Raĝagaho, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sonao iris al Vultura Montpinto kaj aŭskultis la budhan instruon pri la feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sonao deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon. Fariĝinte monaĥo, li lernis la metodon de piedira meditado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis. Sed anstataŭ feliĉon, Sonao spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. "Tute senutile," Sonao diris al si mem. "Mi jam pene strebis, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado." Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonaon. "Sonao," li diris, "mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi volas resti kiel monaĥo kaj denove provi se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?" "Jes, mi provos, Sinjoro" respondis Sonao. "Sonao, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la kordoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?" "Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro," respondis Sonao. "Kio okazas se la kordoj estas tro streĉaj?" "Mi ne povas fari bonan muzikon, Sinjoro," diris Sonao. "Kio okazas se la kordoj estas tro malstreĉaj?" "Mi povas fari nenian muzikon, Sinjoro," respondis Sonao. "Sonao, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton." Sonao komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge. 55. Monaĥina komunumo En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesalio kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodano malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavasto por denove vidi la patron kaj instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Praĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho. Maha Praĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesalio post mallonga restado en Kapilavasto. Maha Praĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi sian celon. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavasto al Vesalio, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesalion, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》