世界语版《佛陀的一生》(31)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| "Suĝata, estas bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Kun bonkoreco kaj kompatemo, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono." "Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo." "Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo." "Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de la edzo." La Honorulo demandis: "Suĝata, al kiu speco de edzinoj vi similas aŭ deziras simili?" Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: "Mi promesos al vi, Honorulo, ke ekde nun mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos edzino bona kaj komprenema." Ŝi ŝanĝis sian antaŭan konduton, fariĝis helpantino de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo. 44. Anando, la lojala helpanto La Budho ne havis regulan helpanton dum fruaj dudek jaroj ekde sia iluminiĝo. Sep monaĥoj kutime prizorgis la Budhon. Ili akompanis lin en almozpetado kaj portis liajn bovlon kaj kromajn robojn. La monaĥoj, kiuj iam asistis lin, estis Nagasamalo, Nagito, Upavano, Sunakato, Cundo, Sagato, Radao kaj Megijo. Tiuj monaĥoj ne ĉiam obeis la instruon de la Budho. Kiel ekzemple, iutage kiam la Budho kaj Nagasamalo iris al vojkruco, Nagasamalo decidis iri laŭ iu vojo kvankam la Budho proponis, ke ili prenu la alian. La monaĥo iris sola laŭ la vojo elektita de si mem kaj suferis baton kaj prirabon de rabistoj. Li revenis al la Budho, kaj la Budho atentigis lin pri lia malobeemo kaj konsolis lin. En alia tago, kiam la Budho iris al la vilaĝo Ĝanto, Megijo, kiu akompanis lin, volis resti ĉe mangoarbaro por praktiki asketismon. La Budho admonis lin trifoje kontraŭ lia decido, sed Megijo foriris sola. Fine li revenis al la Budho kaj konfesis, ke li malsukcesis en la praktikado ĉar lin ĉiam ĝenis diversaj malbonaj pensoj de krueleco, sensaj deziroj kaj malbonaj voloj kiam li estis en la arbaro. Kiam la Budho venis al Ĝetavana Monaĥejo en Sravastio, li diris: "Nun mi estas maljuna, Bikŝuoj. Kiam mi diris: 'Ni iru laŭ tiu ĉi vojo', iuj el vi iris laŭ alia; iuj faligis miajn bovlon kaj robojn sur la teron. Elektu iun por ĉiam helpi min." Tiam la Budho aĝis kvindek du jarojn. Ambaŭ Ŝariputo kaj Mogalano volontis servi al la Budho, sed la Budho ne konsentis ĉar ili havis aliajn gravajn taskojn por plenumi en la mondo. Oni prezentis aliajn disĉiplojn, sed la Budho rifuzis. Anando restis silenta kun deziro, ke li estu elektita de la Budho. Aliaj monaĥoj admonis, ke Anando akceptu la devon. La Budho diris: "Ne necesas konsili al Anando tion fari. Li helpos min laŭ sia propra volo." Anando konsentis regule servi la Budhon laŭ jenaj ok kondiĉoj: 1. Li ne akceptos robojn ricevitajn de la Budho. 2. Li ne akceptos manĝaĵon ricevitan de la Budho. 3. Li ne dormos en la aroma ĉambro de la Budho. 4. Li ne devas laŭpete akompani la Budhon al almozdono, al kiu oni invitis la lastan. 5. La Budho devas konsenti pri la invitoj, kiujn Anando akceptis. 6. La Budho devas permesi lin prezenti vizitantojn, kiuj venis de malproksime por vidi la Budhon. 7. La Budho devas permesi lin peti helpon kiam li havas dubon por solvi. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》