世界语版《佛陀的一生》(14)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj. 21. Serpenta Reĝo Tuj kiam la Budho havis 60 disĉiplojn, li forsendis ilin por instrui homojn en diversaj lokoj. Li mem forlasis Cervan Parkon kaj sin turnis suden al Magadho. Tri fratoj, kies nomoj estis Uruvelo Kasapo, Nadio Kasapo kaj Gajo Kasapo, loĝis ĉe la vojo sur la rivera bordo. Ĉiu el ili vivis respektive kun 500, 300 kaj 200 sekvantoj. Iuvespere, la Budho vizitis la kabanon de Uruvelo Kasapo kaj petis: "Se ne estas maloportune al vi, ĉu mi rajtus tranokti en via kuirejo?" "Mi ne rifuzas, Granda Gotamo, sed en la kuirejo vivas feroca serpento. Mi timas, ke ĝi malutilos al vi," diris Uruvelo Kasapo. "Mi ne timas," respondis la Budho, "kaj se vi ne rifuzas, mi tranoktos tie." La Budho iris en la kuirejon, metis iom da herboj sur la plankon kiel liton kaj sidiĝis. Aŭdinte bruon, la feroca serpenta reĝo alrampis el murtruo kaj malfermis sian faŭkon por mordi la Budhon. "Mi ne malutilos al la serpenta reĝo. Mi konkeros ĝin per miaj amo kaj bonkoreco," pensis la Budho. Ju pli koleriĝis la serpenta reĝo, des pli bonkora kaj amema fariĝis la Budho. La serpenta reĝo ne povis damaĝi lin. Uruvelo Kasapo iris al la Budho frumatene kaj trovis, ke li sidas en profunda meditado. La asketo surpriziĝis kaj demandis al li, ĉu la serpenta reĝo faris ion malbonan al li. "Ĉi tie, rigardu per viaj okuloj," diris la Budho kaj malkovris sian almozbovlon. La feroca serpenta reĝo elrampis kaj la asketo ekkuris pro timo. Sed la Budho haltigis lin, dirante, ke li havas metodon por dresi ĉiujn ferocajn serpentojn. "Ĉu mi povas lerni?" demandis la asketo. La Budho do donis sian instruon. Uruvelo Kasapo, la fratoj de Uruvelo Kasapo konvertiĝis al la Budha Darmo kune kun ĉiuj siaj sekvantoj. 22. Reveni hejmen Kiam Reĝo Sudodano sciis, ke la Budho instruas en Raĝagaho, li sendis naŭ subulojn sinsekve por inviti la Budhon al Kapilavasto. Tamen ĉiuj senditoj fariĝis monaĥoj. Aŭdinte la instruon de la Budho, ili estis tiel allogitaj, ke ili forgesis la ordonon de la reĝo. La reĝo volis restigi la Budhon en parko nomata Nigrodo. Sed ĉar la Budho ankoraŭ ne venis, la reĝo sendis Kaludajon, la deinfanecan amikon de la Budho, por inviti la lastan reveni al Kapilavasto. Kiam homoj de Kapilavasto trovis, ke la Budho jam venis al ilia urbo, ili svarmis por vidi lin. Ankaŭ la parencoj de Reĝido Sidarto venis kaj diris: "Li estas nia plijuna frato, nia nevo, nia nepo." Tiam la Budho konsciis, ke eĉ en tiu tempo iuj homoj ankoraŭ ne komprenas, ke li jam iluminiĝis, sed opinias, ke ili estas liaj pliaĝuloj. Li montris al ili miraklon nomatan "ĝemela miraklo". Vidinte tion, eĉ la reĝo adoris lin. La Budho portis sian almozbovlon kaj kolektis manĝaĵon de domo al domo en la sekva tago. Vidinte tion, la reĝo ege ĉagreniĝis. "Kial vi malhonorigas min, mia filo? Kial vi tiel ruinigas min? Kial vi ne prenas manĝon en la palaco? Ĉu estas dece por vi almozi manĝaĵon en tiu ĉi urbo, kie vi kutime veturis en orita portseĝo? Kial vi humiligas min, mia kara?" (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》