世界语版《佛陀的一生》(13)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn. (i.) Pensoj de rezigneco aŭ sinteno de "forlaso". (ii.) Pensoj de bona deziro al aliaj, kontraŭ malbona deziro. (iii.) Pensoj de senmalhelpo, kiu estas kontraŭ krueleco. 3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, inkluzive de mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj, krudaj vortoj kaj sensencaj babiloj. 4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto. 5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specoj da aferoj, de kiuj oni devas sindeteni por havi noblan vivon. La evitindaj aferoj estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno. 6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon. Klopodo ĉesigi la aperintajn malbonajn pensojn. Klopodo preventi la aperon de la malbonaj pensoj. Klopodo disvolvi la bonajn pensojn. Klopodo teni la aperintajn bonajn pensojn. 7. Ĝusta atento konsistas el la kvaropo de la atentoj al korpo, sento, menso kaj Darmo respektive. 8. Ĝusta koncentrado estas koncentriĝo de menso disvolviĝinta en meditado. Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en jenajn tri subgrupojn: silao,kiu estas moraleco ĝusta parolo, ĝusta konduto kaj ĝusta vivtenado samadio, kiu estas stato de koncentrita menso en meditado ĝusta klopodo, ĝusta atento kaj ĝusta koncentrado saĝo ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj en jena bela versaĵo: Ĉesigu la malbonan konduton, Faru la bonan konduton, Purigu la menson (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》