世界语版《佛陀的一生》(17)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Iumatene, Ŝariputo vidis asketon Asaĝio kolektanta almozon en la ĉefa strato de Raĝagaho. Li iris de domo al domo kun mieno modesta kaj paca. Kiam Ŝariputo pli proksimiĝis, li rimarkis sur la vizaĝo de Asaĝio perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub la kvieta klara ĉielo. Ŝariputo aliris kaj diris modeste: "Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tre klaraj kaj brilaj. Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?" "Mi tuj diros al vi pri tio, frato," respondis Asaĝio, "Li estas la granda asketo de Ŝakja klano. Li forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto. Lian instruon mi sekvas kaj praktikas." "Bonvolu informi min pli." "Mi nur estas novulo sur la vojo de la Budho," respondis la asketo modeste, "Mi ankoraŭ ne scias tre multe. Sed mi diros al vi koncize." "Tion mi deziras, frato," diris Ŝariputo rapide, "Bonvolu diri al mi la signifon de la instruoj sen superfluaj vortoj!" "Bonege," respondis la asketo, "Aŭskultu! La Budho instruas, ke ĉio estiĝas kaj malestiĝas laŭ koncernaj kaŭzoj." Post kiam Honora Asaĝio finis tiujn vortojn, Ŝariputo tuj komprenis la signifon per sia saĝo. Li komprenis la veron, ke ĉio ekzistanta aŭ ekzistonta devas malestiĝi. Li diris: "Se tio estas la budha instruo, vi jam trovis la staton liberan de malĝojo kaj sufero, kaj plenan de paco kaj feliĉo." Dankinte al Asaĝio, Ŝariputo tuj trovis sian amikon Mogalano por informi lin pri la grava novaĵo. Antaŭ ol li ekparolis, Mogalano kriis, "Ha, frato! Kiel klara kaj brila estas via vizaĝo! Ĉu vi finfine trovis tion, kion ni serĉas?" "Jes, frato, vi pravas," ĝojplene respondis Ŝariputo. Li tuj eksplikis al Mogalano la instruon de la Budho. Tiel Ŝariputo kaj Mogalano aliĝis al la Budho kaj fariĝis du el liaj ĉefaj disĉiploj tuj post nelonge. Ŝariputo famiĝis pro sia saĝo dum Mogalano pro la magia povo. 27. La rakonto pri malriĉa Ŝopako Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopako. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. La nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakon, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona. La duonpatro pensis: "Tiu ĉi knabaĉo estas abomeninda sentaŭgulo, sed mi povas fari nenion kontraŭ li ĉar lia patrino tre amas lin. Kion mi faru kontraŭ li?" Iun vesperon li diris: "Kara filo, ni eliru por iom promeni." La knabo surpriziĝis kaj pensis: "La duonpatro neniam tiel bonkore parolis al mi. Eble mia patrino petis, ke li estu bonkora al mi." Do li ĝojplene eliris kun la duonpatro. Ili iris al tombejo, kie estis multaj putraj kadavroj. La duonpatro ligis Ŝopakon al unu el ili kaj forlasis la knabon solecan kaj plorantan. Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopako. Restante sola en la tombejo, li tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj despli teruris lin. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iris al li kaj diris: "Ne ploru, Ŝopako. Mi venis helpi vin, do ne plu timu." Tiam Ŝopako rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》