乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(42)

Kiam li ekresaniĝis, li iris el la monaĥejo, kaj sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Anando iris al li, sidiĝis apude kaj diris: "Mi jam vidis, kiel suferas la Honorulo. Je la vido de tio mia korpo tiel senfortiĝis kiel plektokreskaĵo. Sed mi estas iom trankvila, pensante, ke la Honorulo ne forpasos antaŭ ol doni la lastan instruon al la komunumo."

"Do, Anando, ĉu la komunumo ion deziras de mi?" diris la Budho. "Nun la Perfektulo ne opinias, ke li gvidos la komunumon aŭ ke ĝi dependos de li. Anando, mi jam maljuniĝis kaj venis al mi la vivfino. Finiĝos mia homa vivo. Do Anando, ĉiu el vi devas fari la Darmon via insulo kaj rifuĝu en nenio alia. Post mia forpaso, kiuj ajn faros la Darmon siaj insulo kaj rifuĝejo, tiuj fariĝos insuloj al si mem kaj estos miaj plej bonaj disĉiploj."

Malgraŭ siaj maljuneco kaj senforteco, la Budho daŭre instruis la Darmon al siaj disĉiploj, utiligante ĉiujn okazojn. Li ankaŭ almozpetis kiam ne estis privataj invitoj de vilaĝanoj en Beluvo.

La Budho sin vestis frue iumatene, kaj iris en Urbon Vesalio kun bovlo por almozpeti. Kiam li revenis, li diris al Anando: "Prenu maton, Anando. Ni iru al Sanktejo Ĉapalo por pasigi la tagon."

Ili sidiĝis sur maton kaj la Budho parolis pri la plezuraj ĉirkaŭaĵoj de ĉiuj sanktejoj en Vesalio, kaj diris al Anando poste:

"Kiam iu ajn jam praktikis kaj disvolvis la kvar metodojn de atingo, li povas vivi tre longe se li deziras. Mi jam tute mastris la kvar metodojn de atingo, do se mi tiel deziras, mi povas vivi pli longe."

Kvankam la Budho donis klaran sugeston, Anando ne kaptis la aludon kaj sekve petis la Budhon vivi pli longe per lia kompatemo kaj por la bono, profito kaj feliĉo de multaj vivestaĵoj. Tiam Anando preterlasis la okazon pro konfuziĝo en la menso.

La Budho diris al li: "Vi povas forlasi min por momento." Anando eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.

La Budho iris eksteren. Li instruis la serĉantojn de la Vero kiel vidi la veran naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj, kiujn li donis por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi longe, kaj anoncis al Anando, ke li forpasos post tri monatoj.

Nur tiam Anando ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu pli longe por la bono kaj feliĉo de ĉiuj vivestaĵoj.

"Jam sufiĉe, Anando, kaj ne petu min plu. Jam pasis la tempo por fari tian postulon. Ni iru al la halo kun pinta tegmento en Granda Arbaro," diris la Budho.

Kiam ili iris en Grandan Halon, la Budho diris: "Anando, iru kaj alvenigu ĉiujn monaĥojn loĝantajn en Vesalio. Petu ilin kolektiĝi en Halo Servo." Kiam ĉiuj monaĥoj alvenis, li diris al ili: "Lernu kaj praktiku ĉiujn miajn instruojn, por ke la sankta vivo restu por la bono kaj profito de multaj vivestaĵoj."

"Ĉiuj vivestaĵoj devas maljuniĝi kaj morti. Laboru diligente por via liberiĝo. Forpasos la Honorulo ĉe la fino de tri monatoj. Mia aĝo plene maturiĝis; mia vivo jam venis al la fino. Estu diligentaj, atentemaj kaj virtaj. Gardu vian propran menson. Kiu diligente observos la Darmon kaj Disciplinon, tiu forlasos la cirklon de renaskiĝoj kaj liberiĝos el la sufero."

Ĉiuj disĉiploj de la Budho tristiĝis aŭdinte la malĝojan informon pri la baldaŭa forpaso de la Budho. Ili ĉiuj iris al la Budho por esprimi sian lastan estimon krom monaĥo nomata Damaramo. Neniu sciis, kial li ne venis, kaj ĉiuj suspektis, ke li estas nek lojala nek fidela al la Budho.

Oni raportis tion al la Budho. La Budho alvenigis Damaramon por ke li ekspliku al la aliaj, kial li ne alvenis. Damaramo klarigis, ke la Budho forpasos post tri monatoj, do li pensis, ke estos la plej bona metodo honori la instruiston, se li atingos arahantecon antaŭ la forpaso de la Budho. (责任编辑:admin)