世界语版《佛陀的一生》(9)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Suĝata havis mil bovinojn. Ŝi bredis ilin per dolĉa plektokreskaĵo nomata Valmio, por ke la bovina lakto estu dolĉa. Ŝi melkis tiujn mil bovinojn kaj per la lakto nutris kvin cent bovinojn, per kies lakto ŝi nutris ducent kvindek bovinojn, ĝis ŝi bredis nur ok bovinojn siavice per la lakto. Ŝi faris tion nur por akiri la plej dolĉan kaj nutroriĉan lakton, per kiu ŝi faros bongustan laktan rizon kiel oferaĵon al la arba feo. Kiam ŝi okupiĝis pri la lakta rizo, ŝi surpriziĝis vidinte, ke al ŝi kuris ŝia servistino, kiu iris purigi kaj pretigi la spacon sub la banjanarbo. Kun granda ĝojo kaj ekscitiĝo, la servistino diris: "Mastrino! La banjana feo estas meditanta sub la arbo. Kiel feliĉa vi estos, ke la feo persone akceptos vian manĝaĵon." Suĝata ankaŭ tiel ekscitiĝis kaj ĝojis, ke ŝi dancis kune kun la servistino. Ili des pli bone pretigis la laktan rizon kaj metis ĝin en oran bovlon. Portante la bongustan laktan rizon, ili ambaŭ iris al la banjanarbo. Suĝata vidis la meditanton kaj tuj konsciis, ke tiu estas sanktulo. Estante bela kaj orkolora, la meditanto sidis trankvile. Ŝi ne sciis, ke li fakte estas Asketo Gotamo. Ŝi riverencis kun respekto kaj diris: "Sinjoro, bonvolu akcepti mian donacon de lakta rizo. Vi sukcesos en viaj klopodoj kiel mi jam faris." Asketo Gotamo manĝis la dolĉan densan laktan rizon, kaj poste sin banis en la rivero Neranĝaro. Tio estis la sola manĝaĵo, kiun li prenis, kaj la sola baniĝo, kiun li havis, en la lastaj sep semajnoj. Kiam li finis tion, li forĵetis la oran bovlon en la riveron, dirante: "La bovlo iru kontraŭ la fluo se mi baldaŭ sukcesos fariĝi Budho hodiaŭ. Se ne, ĝi drivu laŭ la akvofluo." La ora bovlo iris kontraŭ la fluo kaj ĉiam restis en la mezo de la rivero. 16. Klopodo por iluminiĝo Post kiam Gotamo manĝis la bongustan rizon oferitan de Suĝata en la nokto, li iris al Gajao kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis ĉe ĝia orienta flanko, kiun oni kutime kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun la kruroj krucitaj kaj la dorso al la arbo, Gotamo faris firman decidon: "Eĉ se detruiĝos miaj haŭto, nervoj kaj ostoj, kaj sekiĝos mia sango, mi neniel forlasos la sidejon antaŭ ol atingi la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo." Li meditis per la atentado pri la spiroj. Estis la antaŭnokto de la plenluno. Frunokte trudiĝis en lian menson multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel la malica dio Marao kaj ties armeo. En lia koro aperis pensoj pri deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn. En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton. 17. Brilas la suno de iluminiĝo La Budho rezistis kontraŭ la atako de Marao. Fine retiriĝis la maliculo kaj kvietiĝis la terura ŝtormo okazigita de li. Nun la menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj. La Sinjoro iris en profundan meditadon trapasinte la komprenan limon de ordinaraj homoj. Li vidis la realecon anstataŭ la ŝajnon de la vera mondo. Lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj supren kiel aglo ŝvebis senpene al la suno. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》