世界语版《佛陀的一生》(15)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| "Mi ne humiligas vin, Granda Reĝo. Tio estas nia kutimo," respondis la Budho trankvile. "Kiel vi povas tiel agi? Neniu en nia familio tiel almozpetis. Kiel vi povas diri, ke tio estas via kutimo?" demandis la konfuzita reĝo. "Granda Reĝo, tio ne estas la kutimo de la reĝa familio, sed de la budhoj. Ĉiuj antaŭaj budhoj sin vivitenis per akceptado de manĝaĵoj en tiu ĉi maniero." Sed kiam la reĝo petis la Budhon manĝi en la palaco, la Budho akceptis la peton bonkore. 23. La rakonto pri Reĝidino Jasodara Post la vespermanĝo, ĉiuj, kiuj rekonis la Budhon kiel Reĝidon Sidarto, venis vidi lin, krom Jasodara. Ili ĉiuj surpriziĝis sed sentis ĝojon revidi sian reĝidon en monaĥa robo. Jasodara restis en sia ĉambro, pensante: "Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho nun. Li apartenas al la klano de Budhoj. Ĉu estas dece por mi iri al li? Li ne bezonas min, kaj ankaŭ ne povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj atendi" Post momento, la Budho demandis: "Kie estas Jasodara?" "Ŝi restas en sia ĉambro," respondis lia patro. "Mi iros tien," diris la Budho, kaj doninte sian bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo: "Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭplaĉe. Nenion diru." Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, Jasodara hastis al li eĉ antaŭ ol li sidiĝis. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de la plorado. Tiam Reĝo Sudodano diris: "Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ ekvestis sin per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel ekfaris. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi ekdormis sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronojn kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilino!" La Budho kapjesis kaj diris: "Jasodara estis tiel pia kaj fidela al mi ne nur en tiu ĉi vivo sed ankaŭ en la antaŭaj vivoj, Reĝo." 24. La rakonto pri Reĝido Nando En la tria tago post la hejmenreveno de la Budho al Kapilavasto, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia plijuna duonfrato Reĝido Nando kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasante sian almozbovlon ĉe Nando. Nando pensis: "Mi iros al la monaĥejo por redoni la bovlon." Post kiam Nando iris en la monaĥejon, la Budho subite demandis al li post iom da interbabilo kun li: "Nando, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?" "Jes, Sinjoro," respondis Nando kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon. Poste, Nando estis tre malĝoja kaj malfeliĉa pro sopiro al sia bela edzino. "Kial vi estas tiel malĝoja, Nando?" demandis aliaj monaĥoj. "Fratoj, mi estas ege malkontenta. Mi tute ne volas havi la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen." La Budho iris al Nando por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon. Ĝiaj nazo kaj vosto forbruliĝis; ĝia korpo vundiĝis de brulo kaj sangis. "Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nando? Tenu ĝin en vian memoron," diris la Budho. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》