世界语版《佛陀的一生》(7)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ankaŭ ili haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiu nokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis. Kion li vidis! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj aktoroj en la plej malbelaj, hontindaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis por plezurigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun la buŝo malfermita, kaj iuj grincis la dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝiĝintaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. "Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas," li pensis kaj turnis sian penson al la ideo forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanon kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantako. Kiam Ĉano pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo kun sia mano sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem: "Se mi movos ŝian manon por ĉirkaŭpreni la bebon lastafoje, mi timas, ke mi vekos ŝin, kaj ŝi malhelpos min de la foriro. Ne! Mi devas foriri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por denove vidi lin kaj lian patrinon." Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis nokotmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantako akompanate de sia fidela servisto Ĉano, kiu tenis la ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo Kapilavasto, kiu tiel kviete dormis en la lunlumo. Li forlasis por lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li deĉevaliĝis post kiam li rajdis al la bordo de la rivero Anomo, kiu signifas “famegon”. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis la reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉano, por ke tiu reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉano reiru kun Kantako. "Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro," diris Ĉano malĝoje, "Mi volas sekvi vin." Sed Sidarto malpermesis lin resti kvankam li petegis trifoje. Finfine Ĉano ekiris, sed Kantako rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile: "Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantako. Ne plu atendu min." Sed Kantako pensis: "Mi ne plu revidos mian mastron." Larmoj fluadis el ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantako kaj ĝi falis morte pro malĝojo. 12. La ofero de Reĝo Bimbisaro De la rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulon. Li hazarde vagis al la urbo Raĝagaho, kie vivis la reĝo Bimbisaro. Kun almozbovlo en la manoj, Sidarto iris sur la stratoj kolektante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin "Ŝakjamunio" aŭ la Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin "Asketo" aŭ "Asketo Gotamo", sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto. Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre sincere kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon. Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: "Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun oni nomas 'Asketo Gotamo'. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila kaj tute ne similas al almozulo." Apenaŭ Reĝo Bimbisaro aŭdis la nomon "Gotamo", li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodano. Li do iris al la reĝido kaj demandis: "Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉi tie kaj mi donos al vi duonon de mia regno." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》