乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(30)

La Budho diris al li trankvile: "Neniu el homo, ĉielano, asketo, bramo aŭ bramano povas fari tion al mi, sed se vi volas demandi pri io ajn, vi rajtas tion fari."

Alavako prezentis iom da saĝaj demandoj lernitaj de siaj gepatroj, kiuj, siavice, lernis ilin de siaj gepatroj. La demono jam forgesis la respondojn, sed li memoris la demandojn skribinte ilin sur oraj folioj. La demandoj estis:

"Kio estas la plej granda riĉaĵo por homo?

Kio alportos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin?

Kio estas la plej dolĉa el ĉiuj gustoj?

Kio estas la plej bona maniero de homa vivo?"

La Budho respondis:

"La plej granda riĉaĵo por homo estas fido.

La vera doktrino donos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin.

La plej dolĉa gusto estas vero.

Saĝa vivado estas la deca metodo de homa vivo."

Alavako faris multajn pliajn demandojn, kaj la Budho respondis ĉiujn el ili.

La lasta demando estis: "Kiel homo ne bedaŭras pasante de la nuna vivo al la sekva?"

La Budho respondis: "Tiu, kiu posedas la kvar virtojn, kiuj estas vereco, moralo, kuraĝo kaj malavareco, pentos nenion post la forpaso."

Kompreninte la parolojn de la Budho, Alavako diris: "Nun mi scias, kio estas la sekreto de mia estonta bona feliĉo. Estas granda bono al mi, ke la Budho venis." Alavako sin klinis antaŭ la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel disĉiplon.

En la sekva mateno, kiam la oficistoj de Alavio venis kun la juna filo de la reĝo, ili surpriziĝis je la vido, ke la Budho predikas al Alavako, kiu aŭskultas la instruon tre atente. Kiam la knabo estis transdonita al Alavako, tiu hontis pri sia estinta konduto. Anstataŭ preni la knabon kiel sian manĝaĵon, li lin karesis je la kapo, kisis kaj redonis al la oficistoj. Post tio, la Budho benis la infanon kaj Alavakon.

La konvertiĝo de la hommanĝulo Avalako bone montris, kiel la Budho konvertis sovaĝulon kaj ŝanĝis lin en ĝentilan disĉiplon per siaj grandaj saĝo kaj kompatemo.

43. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj

Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindiko. Kiel aroganta virino, ŝi nek respektis la aliajn, nek obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.

Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikon, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.

Anatapindiko respondis: "Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn edzon kaj bogepatrojn. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo."

La Budho alvenigis Suĝatan kaj parolis al ŝi afable: "Suĝata, estas sepspecaj edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?"

"Kio estas la sep specoj, Estimata Sinjoro?" demandis Suĝata.

"Suĝata, estas malbonaj kaj abomenindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo."

"Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo."

"Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li."

(责任编辑:admin)