世界语版《佛陀的一生》(20)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
"Li agos sola, Via Reĝa Moŝto." "Do ni devas tuj mortigi lin," diris la reĝo. "Ne!" ekkriis Bagaŭo, "kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile." Kiam Ahinsako sufiĉe kreskis, lia patro sendis lin al lernejo en Takasilo. Ahinsako estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la instruisto diris: "Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado." "Kiom mi devas pagi, sinjoro?" demandis Ahinsako. "Anstataŭ monon, mi volas mil fingrojn de homaj dekstraj manoj. Sed memoru, ke vi ne prenu pli ol unu fingron de ĉiu homo." Kvankam tio estas la plej malfacila tasko, Ahinsako promesis al sia instruisto plenumi tion. Li do iris ĝis Kosalo prenante glavon. Sin kaŝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis pasaĝerojn preterpasantaj. Vidinte homojn, li tuj elkuris, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel "Agulimalo", kiu signifas girlandon de fingroj. Angulimalo iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosalo decidis gvidi fortan armeon por kapti lin ĉar li mortigis tre multajn homojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al la edzo, por ke li savu la filon. "Mia kara, li estas tre feroca nun," diris Bagaŭo. "Eble li povus tute ŝanĝi sian konduton poste, sed li eĉ mortigus min se nun mi irus tien." Sed la patrino estis tre bonkora kaj multe amis sian filon pli ol sian vivon. Ŝi pensis, "Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin." Nun Angulimalo jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen sufiĉaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li malpacienciĝis pri pago al la ŝuldo kaj reveno al normala vivo. Li pensis, "Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por kompletigi mil fingrojn se ŝi venus al mi." Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis Angulimalon kaj lian patrinon. "Mi devas savi ilin," li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo. Vidinte la Budhon, la vilaĝanoj kriis, " Ne iru laŭ tiu vojo, Sinjoro! Ege danĝere! Tuj revenu hejmen!" Ili atentigis lin trifoje, sed la Budho daŭrigis la iradon pensante pri la farinda afero. Nun la patrino de Angulimalo jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimalo pensis: "Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio neniel helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin." La Budho subite aperis inter ili. Angulimalo pensis, "Bonege! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin kaj mortigu la fremdulon." Do li ekkuris al la Budho kun glavo en la mano. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: "Lasu la junulon vidi min kuradi." Do Angulimalo kuregis al la Budho, sed neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: "Haltu! Kaj staru senmove!" "Mi staras senmove, Angulimalo! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?" diris la Budho. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》