世界语版《佛陀的一生》(23)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
En la meza periodo la ĉielanoj kutime kaptis ŝancon por viziti la Budhon kaj lerni pri la Vero de la vivo. La Budho pasigis la mezan periodon en la nokto respondante iliajn demandojn. La lasta periodo daŭris de la dua matene ĝis la kvara. La Budho kutime iris tien kaj reen por unu horo meditante aŭ sin vigligante el malkomforteco de la tuttaga sidado. Poste li dormis por unu horo. Tiel ni povas vidi, ke la Budho okupiĝis la tutan tagon. Fakte li nur dormis unu horon ĉiutage dum la 45 jaroj de la instruado. En la fruaj horoj de la tago li rigardis la tutan universon, kaj benis kaj feliĉigis milionojn da vivestaĵoj per sia senlima amo. 34. La monaĥiĝo de Jaŝo Kiam la Budho restis ĉe Cerva Parko en Benareso, riĉa junulo nomata Jaŝo venis vidi lin. Jaŝo aŭskultis la instruon de la Budho kaj tiel absorbiĝis en la instruo, ke li tuj fariĝis monaĥo. Vespere, maljunulo venis al la Budho kaj diris, ke lia filo forlasis hejmon matene kun diro, ke li vizitos la Budhon sed ne plu revenis. Ambaŭ li kaj lia edzino maltrankviliĝis opiniante, ke eble la filo estis mortigita de rabistoj. La Budho diris al la patro, ke li ne maltrankviliĝu pri tio kaj lia filo jam fariĝis monaĥo. Poste la Budho eksplikis siajn instruojn al la patro de Jaŝo, kaj tiu ankaŭ fariĝis lia sekvanto. Jaŝo havis 54 amikojn. Ili venis al la Budho por aŭskulti liajn instruojn kaj ankaŭ fariĝis monaĥoj. Tiel en mallonga tempo aperis 60 sekvantoj de la Budho. 35. La patrono Reĝo Bimbisaro Reĝo Bimbisaro iam proponis duonon de sia regno al la asketo Gotamo, sed la lasta fordankis ĉar li volis klopodi por iluminiĝo. Poste Reĝo Bimbisaro petis promeson de Gotamo reveni al Raĝagaho por ilumini lin post la atingo de iluminiĝo. Gotamo iluminiĝis kaj fariĝis la Budho, sed li ne forgesis la promeson reveni al Raĝagaho. Li decidis viziti Raĝagahon kun granda nombro da disĉiploj. Lia famo kiel religia instruisto cirkulis en la urbo kaj ankaŭ atingis la orelojn de Reĝo Bimbisaro. Aŭdinte, ke la Budho jam atingis la urban pordon, la reĝo eliris kun multaj korteganoj por bonvenigi lin kaj liajn disĉiplojn. La reĝo proksimiĝis al la Budho kaj esprimis sian estimon, sed iuj el la korteganoj ne sciis bone, al kiu el la Budho kaj Kasapo ili devas esprimi sian estimon. Ili konfuziĝis, ĉu la Budho havas sanktan vivon sub Kasapo aŭ inverse, ĉar ambaŭ estis ege respektindaj religiaj instruistoj. La Budho vidis iliajn pensojn kaj demandis la respektindan Kasapon, kial li rezignis sian adoradon de la fajro. Kompreninte la motivon de la demando, la respektinda Kasapo eksplikis, ke li preferas la pacan staton de nirvano al la senutilaj sensaj plezuroj. Post tio, li genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj diris: "Mia instruisto, la Sinjoro, estas Sanktulo. Mi estas lia disĉiplo." La piaj homoj ekĝojis aŭdinte la konversacion. La Budho predikis pri la Darmo kaj Reĝo Bimbisaro atingis la unuan ŝtupon de sankteco kaj fariĝis sotapano, sanktulo en la unua ŝtupo. Kompreninte la doktrinon, Reĝo Bimbisaro diris al la Budho: "Estimata Sinjoro, antaŭe, kiam mi estis reĝido, mi havis kvin dezirojn. Nun ili ĉiuj realiĝis. La unua deziro estis fariĝi reĝo. La dua deziro estis, ke iluminiĝinto vizitu mian landon. La tria deziro estis, ke mi konatiĝu kun iluminiĝinto. La kvara deziro estis, ke li prediku la doktrinon al mi. La kvina deziro estis, ke mi povos kompreni la doktrinon. Nun tute realiĝis ĉiuj kvin deziroj." Pro sia dankemo por la spirita donaco fare de la Budho, Reĝo Bimbisaro donacis parkon kun kvieta bambuaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La parko estis nomita Bambuaro. La Budho restis tie dum tri sinsekvaj pluvsezonoj kaj aliaj tri pluvsezonoj poste. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》