世界语版《佛陀的一生》(8)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| "Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, kaj vin kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankvilecon kaj morton. Do mi daŭre klopodos por tio," dirinte, Asketo Gotamo foriris. 13. La unuaj instruistoj de la Budho Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la instruistoj plej bonaj kaj famaj estis Alaro Kalamo. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn sciojn inkluzive de meditado. Fine, Alaro Kalamo diris, ke li ne plu kapablas instrui lin: "Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie, akceptu mian pozicion kaj kune kun mi instruu miajn lernantojn." Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia klopodo ankoraŭ ne sukcesis. Do Gotamo forlasis Alaron Kalamon kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udako, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udako ne povas instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povas solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakon kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li eltrovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo. 14. Klopodo en ses jaroj Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la palacon kaj luksan vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin. "Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado," decidis Gotamo, "ĉar tio estas la vojo por atingi saĝon." Li praktikis fastadon, kion oni opiniis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon. Li sin vivtenis per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro kaj liaj okuloj profunde kaviĝis kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel senkarna ostaro vivanta. Li persistis en la meditado malgraŭ la sufero de teruraj doloro kaj malsato. Lia alia metodo por torturi la korpon estis, ke li sin detenis de spirado por longa tempo ĝis li perceptis grandan doloron en la oreloj, kapo kaj tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena luno kaj nova luno, li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon. Li faris tiujn praktikadojn dum ses jaroj. Kvankam li longe klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: "Tiuj troaj rigorecoj ne kondukas al iluminiĝo." Li ekiris almozpeti manĝaĵon en la vilaĝo por sin resanigi. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin senesperiĝinte. Ili foriris de li kun siaj bovloj kaj roboj kaj volis fari nenion plu por li. 15. La ora bovlo Ĝuste tiam en la najbara vilaĝo Senanio vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe la rivero Neranĝaro kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi agis laŭ la propono, edziniĝis al junulo poste kaj ili havis amindan filon. Ŝi estis tiel feliĉa, ke ŝi decidis plenumi sian promeson al la arba feo pro la realiĝo de siaj deziroj. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》