世界语版《佛陀的一生》(40)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Anando surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. "Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?" li demandis. "Estimata Anando, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj," ŝi respondis. "Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio." Anando diris al ŝi. Kiam Anando petis, ke la Budho permesu al Maha Praĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Anando petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje. Do Anando petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: "Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco fariĝinte monaĥinoj?" "Jes, ili kapablas, Anando," respondis la Budho. "Se tio estas vera, Sinjoro, estus pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj," diris Anando, kuraĝigite pro la respondo de la Budho. "Anando, se Maha Praĝapati Gotami ankaŭ volontas observi kromajn ok regulojn speciale por monaĥinoj, ŝi estos ordinita monaĥino. Kiam Anando parolis pri Ok Specialaj Reguloj al Maha Praĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi ilin kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi fariĝis arahanto. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon. La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj. 56. La Budha sinteno pri kastismo Kastismo jam firme establiĝis en Hindio en la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, la sociaj pozicioj estas deciditaj de homaj naskiĝoj kaj oni ne povas ŝanĝi ilin en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio: La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras, ke ili estas la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto. La militistoj La komercistoj La elpelituloj, kiujn oni opinias el la plej malalta kasto. Ili fariĝas laboristoj kaj servistoj, faras ĉiujn fizikajn laborojn kaj estas rigardataj kiel sklavoj. La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta malbonon estas punata laŭ sia karmo malgraŭ la kasto, al kiu li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke la boneco de kondutoj decidis la homan kaston anstataŭ la naskiĝo. La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estis la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio. Neniu estas elpelitulo laŭ sia naskiĝo; Neniu estas bramano laŭ sia naskiĝo; Oni estas elpelitulo laŭ siaj kondutoj; Oni estas bramano laŭ siaj kondutoj. 57. La spegulo de la Darmo La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaho akompanate de Anando kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kaj restis tie dum iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj. Ili haltis ĉe loko nomata Halo Briko en malgranda vilaĝo Nadioko. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Anando volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj. La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: "Morto estas tute natura por homoj. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam mortas homoj. Do mi donos al vi kurson nomatan 'La Spegulo de la Darmo' per kiu nobla disĉiplo povas prediki por si mem: 'Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas sotapano anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.' " (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》