世界语版《佛陀的一生》(41)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
"Anando, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanon, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco." "Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki por si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, mondoj de besto, malsata spirito kaj aliaj estaĵoj suferaj kaj malfeliĉaj." Post la kurso ĉe Nadioko, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis la vojon al Vesalio. 58. La budha sinteno pri mirakloj Kiam la Budho vivis en Nalando ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevado iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: "Sinjoro, Nalando estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalando konfidu al la Honorulo pli forte." La Budho respondis: "Kevado, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere." La Budho respondis same kiam Kevado petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specoj de supernaturaj povoj: Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj. Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj. Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj. Se oni prezentas la antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiajn mondajn miraklojn, suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas homojn al la iluminiĝo por liberigi ilin el la suferado. La tria speco de supernatura povo, kvankam tiel nomata "miraklo", helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki. La nuraj mirakloj, kiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plena de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi al tiu regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon, ke ĉio estas efemera, sufera kaj sendependa en la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj "mirakloj", kiujn vi povas prezenti. Tiu admono al Kevado ankaŭ kondukis disciplinan regulon, kiu detenas monaĥojn apliki miraklojn por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindolo. Arahanto Pindolo Baradŭaĝo famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de altega loko kaj instigis al ĉiuj sanktuloj depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon. Pindolo Baradŭaĝo flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindolo Baradŭaĝo alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la monaĥa amaso, dirante: "Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn." 59. La lasta malsano de la Budho La Budho subite malsaniĝis nelonge post kiam li venis al Beluvo en la pluva sezono. Lin ege atakis la mortigaj doloroj de grava malsano. Sed li eltenis tion senplende per la pura menso kaj memregado. Li pensis: "Mi devas prediki al la disĉiploj kaj adiaŭi la komunumon antaŭ mia morto. Mi subigu la malsanon per mia forta volo." Li subigis la malsanon kaj ĝi cedis. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》