乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀的一生》(44)

Poste li diris: "Anando, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi estas laca kaj volas kuŝiĝi."

Ĝuste tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Anando: "Anando, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj sekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone."

Momenton poste oni rimarkis, ke Anando estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: "Mi estas ankoraŭ lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Min forlasos la instruisto tiel bonkora!"

La Budho alvenigis Anandon kaj diris al li: "Jam sufiĉe, Anando! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke nepre okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero."

"Anando, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sinceraj. Vi jam gajnis meriton, Anando. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo."

"Nun vi povas iri, Anando. Sed iru en Kusinagon kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos nirvane. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ ties forpaso."

Anando akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinago por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojis. Ĉiuj homoj de Kusinago iris al la du sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li por adiaŭi lin.

Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn budhanojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato kun la Budho. Ili estas:

1. Lumbinio, la naskiĝloko de la Budho

2. Bodgajo, kie la Budho iluminiĝis

3. Sarnato, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje

4. Kusinago, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.

62. Subado, la lasta disĉiplo de la Budho

Vaganta ermito Subado hazarde restis en Kusinago kaj decideme iris al la Budho kiam li informiĝis, ke la Budho baldaŭ forpasos. Subado havis problemojn ne solveblajn, sed li estis certa, ke la Budho povos respondi liajn demandojn kaj forigi liajn dubojn.

Do Subado iris en la sala-arbaron kaj demandis al Anando, ĉu li rajtas vidi la Budhon. Anando respondis: "Amiko Subado, la Budho estas tre laca, do ne ĝenu lin."

Subado petis trifoje, sed Anando respondis ĉiufoje en sama maniero.

La Budho kaptis vortojn de ilia parolo. Li vokis Anandon al si kaj diris: "Ne detenu Subadon de vizito al mi, Anando. Lasu lin alveni. Kion ajn Subado demandos al mi, tion li faros nur pro deziro al scio sed ne por ĝeno al mi. Kaj li povos rapide kompreni, kion ajn mi diros por respondi liajn demandojn. "

Akirinte la permeson, Subado proksimiĝis al la Budho, salutis lin kaj diris: "Gotamo, multaj famaj religiaj instruistoj donas instruojn diferencajn de la viaj. Ĉu ili ĉiuj trovis la veron kiel ili asertis? Aŭ ĉu nur iuj el ili trovis la veron dum aliaj ne?"

"Sufiĉe, Subado," respondis la Budho, "Vi ne bezonas maltrankviliĝi pri la instruoj de aliuloj. Aŭskultu min kaj atentu, kion mi diras. Mi sciigos vin pri la vero."

"Se en iu ajn doktrino aŭ instruo ne ekzistas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj jam fariĝis sotapano, sakadagamio, anagamio aŭ arahanto, la kvar niveloj de sankteco. Sed en tiuj instruoj, kie estas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapano, sakadagamio, anagamio kaj arahanto. En mia instruo troviĝas la Nobla Okera Vojo, do ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapano, sakadagamio, anagamio kaj arahanto. En neniu skolo de aliaj religiaj instruistoj oni povas trovi tiajn sanktulojn. Nur se miaj disĉiploj vivas prave kaj observas miajn preceptojn aŭ trejnajn regulojn, en la mondo neniam mankas geniaj arahantoj." (责任编辑:admin)