世界语版《佛陀及其弟子的故事》(10)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| . Li havis formon kaj mienon similajn al tiuj de dioj. Li estis neniel malalloga.” Vaĉagoto diris pri li: “Estas mirinde, vere mirige, kiel serena estas la aspekto de Gotamo, kiel klara kaj radia estas lia aspekto, ĵus kiel ora jujubo en aŭtuno estas klara kaj radia, kiel palma frukto ĵus falinta de tigo estas klara kaj radia, ĵus kiel ornamaĵo de ruĝa oro fandita en fandujo de sperta oraĵisto, lerte frapita kaj metita sur flavan tukon estas brilanta, flamanta kaj scintilanta, eĉ pli, la sensoj de Gotama estas paca, lia kompleksio estis klara kaj brila.” Sed kompreneble, kiam li maljunuĝis, lia korpo cedis al efemereco kiel ĉiuj aliaj aferoj el elementoj. Anando tiel priskribis lin en lia maljuneco: “Estas strange, Estimato, estas mirinde, kiel la haŭto de la Estimato ne plu estas klara kaj brila, kiel ĉiuj liaj membroj estas malstreĉaj kaj ŝrumpaj, kiel kurba estas lia korpo kaj kiel evidentaj estas la ŝanĝiĝoj en liaj okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo.” En la lasta jaro antaŭ sia fina nirvano la Budho diris pri si mem: “Nun mi estas maljuna, Sinjoroj. Mi jam trairis la vojon de mia vivo. Mi jam atingis la finon de mia vivo. Nun mi estas okdekjara. Kiel kaduka ĉaro povas esti irigata kunigite per rimenoj, ankaŭ la korpo de la Tatagato nur povas esti iriganta kunigite per bandaĝoj. ” Sed en la komenco homoj estis tiel allogitaj de la budha fizika beleco kiel de lia plezura personeco kaj lia darmo. Nur je lia ĉeesto oni povis percepti rimarkeblan influon. Foje Ŝariputo renkontis Nakulapiton kaj rimarkinte lian pacan konduton, demandis lin: “Sinjoro, viaj sensoj estas trankvilaj. Via kompleksio estas klara kaj brila. Mi supozas, ke hodiaŭ vi havis parolon vid-al-vide kun la sanktulo.” Nakulapito respondis: “Kiel povus esti alie, Sinjoro? Mi estis ĵus ŝpricigita per nektaro (...).” 20. La Budho estis sperta publika parolisto. Li povas fastini siajn aŭskultantojn kun plezura voĉo, belaj mieno kaj aplombo kune kun tio pri kio li parolas. Utaro priskribis, kion li vidis en homamaso, kie la Budho parolis: “Kiam li instruas darmon al homamaso en parko, li nek laŭdegas ilin nek mallaŭdas ilin, sed plezurigas, ravas, inspiras kaj ĝojigas ilin per parolo pri darmo. La sono venanta el la buŝo de Gotamo havas ok karakterojn: Ĝi estas distinga kaj komprenebla, dolĉa kaj aŭdebla, flua kaj klara, profunda kaj resonanca. Do kiam Gotamo instruas homamason, lia voĉo ne transpasas la homamason. Estante plezirugitaj, ravitaj, inspiritaj kaj ĝojigitaj, la homoj el la amaso stariĝas de sia sidejo, disiras nevolante, kun siaj okuloj sur li.” Reĝo Pasenadio foje esprimis sian mirecon pri tio, kiel silentaj kaj atentaj estis homoj kiam ili aŭdis la parolon de la Budho. “Mi estas noble kronigita reĝo, kiu povas ekzekuti la ekzekutindajn, puni la punindajn aŭ ekzili la ekzilindajn. Sed kiam mi decidas kazon, fojfoje homoj eĉ interrompas min. Fojfoje mi eĉ ne pova (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》