乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(40)

Sekve mia patrino mortis, do nun mi nur bezonas sufiĉan por mi mem.” Kiam Mitao aŭdis tion, li sentis honton de sia sarkasmo. Li petis pardonon de Samavatia. Ŝi diris al Mitao, kiel ŝi estas en malfacila tempo. Emociigite de kompato, Mitao demandis Samavatian, ĉu li rajtos adopti ŝin kiel lian filinon. Ŝi dankeme akceptis la oferon.

103. Nun ŝia pozicio jam pliboniĝis, Samavatia komencis plibonigi la sorton de la rifuĝantoj. Ŝi ordigis kaj disciplinigis la distribuadon de manĝaĵo. Baldaŭ anstataŭ brua kaj puŝanta homamaso, ordaj linioj formiĝis, ĉiu havis sian justan porcion, kaj neniu venis vane. Iutage riĉa komercisto Gosito, kiu jam enposteniĝis kiel reĝa trezoristo, venis inspekti la urbon. Li rimarkis, kiel efike iris la procesio de manĝaĵprovizado, do li demandis Mitaon, kiu respondecis pri tio. Gosito estis kondukita al Samavatia. Tuj kiam li vidis ŝin, li estis trafita de ŝiaj beleco kaj ankaŭ pacienco per kiu ŝi plenumis sian taskon. Li demandis Mitaon, ĉu li rajtas adopti Samavatian. Mitao malvolonte konsentis, sciante, ke Samavatia povus heredi grandan fortunon. Do nur en kelkaj monatoj Samavatia iris de malriĉego al riĉeco kaj alta posteno.

Sed baldaŭ ŝi leviĝis eĉ pli alte. Nun ke ŝi aliris en mondumon, post nelonge vekis la atenton de Reĝo Udeno de Kosambio. La Reĝo jam havis du edzinojn, Vasuladata kaj Magandija, sed ili ambaŭ havis malplaĉajn karakterojn kvankam ili estis fizike belaj. Udeno estis soleca kaj malfeliĉa. Apenaŭ li vidis Samavatian, li ekamis ŝin kaj decidis edzinigi ŝin kiel sian edzinon. Li informis Gositon pri lia deziro. La postulo plenigis Gositon per malĝojo, ĉar li profunde amis ŝin kaj jam rigardis ŝin kiel sian veran filinon. Gosito decidis rifuzi la postulon de la Reĝo kvankam Reĝo Udeno havis reputacion de kolereksplodo kiam li ne povis akiri tion, kion li volis. La reĝo furioziĝis. Li eksigis Gositon de sia posteno, elpelis lin de Kosambio kaj konfiskis lian tutan riĉaĵon. Samavatia sentis profundan malĝojon pro tio. Ŝi do iris al Udeno kaj memvole fariĝis lia edzino por savi sian adoptan patron. Post kio, la reĝo ĉesis persekuti Gositon. Samavatia estis nature pacienca kaj akceptema, do ŝi baldaŭ reguligis sian novan vivon en la reĝa palaco. Ŝi lernis elteni la furioziĝemon de Udeno, kaj siavice li profunde amis ŝin.

104. Unu el la servistinoj de Samavatia estis Kuĝutara (Ĝibulino), Oni tiel nomis ŝin ĉar ŝi havis kurban dorson. Kiel aliaj virinoj de la reĝa familio, Samavatia estis enfermita en la palaco. Do kiam ŝi volis florojn por surporti en sia hararo, ŝi devis sendi sian servistinon por havi ilin. Ĉiutage ŝi donis ok monerojn al Kuĝutara, kiu kutime elspezis kvar por floroj kaj tenis la reston por si mem. Iutage, kiam Kuĝutara estis plenumanta la kutiman taskon, ŝi vidis grupon da homoj sidante aŭskulti la Budhon. Pro sia scivolemo, ŝi haltis por aŭskulti, kion li diras. La Budho rimarkis tiun virinon malantaŭ la homamaso, kaj kvankam ŝi aspektis malbele, li povis elvidi, ke ŝi havas bonan (责任编辑:admin)