世界语版《佛陀及其弟子的故事》(19)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| i disciplinojn kaj solvi problemojn, kiuj ĉiam okazas kiam homoj vivas kune. Ili ne estas absolutaj. La Budho diris, ke ili povas esti ŝanĝitaj aŭ modifitaj laŭ cirkonstancoj. Antaŭ ol li atingis finan nirvanon, li dirs al la monaĥoj, ke post lia forpaso la samgo rajtas aboli la malgrandajn regulojn se la monaĥoj volas. 41. Budhismaj monaĥoj pasigis multe da tempo en la jaro vagante de unu loko al alia kiel ĉiuj asketoj de tiu tempo. Tiu migrado donis al monaĥoj oportunecon renkontiĝi kun grandaj nombroj da homoj, al kiuj ili povis instrui la darmon kaj tio ankaŭ garantiis, ke ili ne povis akumuli posedaĵojn. Sed unu el la monaĥaj reguloj estis, ke ili devis halti kaj resti en unu loko dum tri monatoj de la pluva sezono. Tiu periodo de restado estis necesa pro la fakto, ke ĉiu ajn vojaĝo estis malfacila dum la pluva sezono, sed la monaĥoj uzis ĝin kiel oportunon por intensa meditado. La nombro de la peridoj de la medita restado markis la maturecon kaj sperton de monaĥo, kaj poste kiel nun, kiam monaĥoj renkontiĝis, ili kutime demandis unu aliajn: “Kiom da pluvosezonoj vi havas?” 42. Por teni disciplinojn kaj fortigi la komunan valoron en la samgo, estis necese por monaĥoj havi komunan vivon en kiu ĉiuj partoprenis. Certa regiono estis markita kaj ĉiuj monaĥoj vivantaj en tiu regiono devis kunveni dufoje en ĉiu monato. La kunveno nomiĝis Uposato. Dum la Uposato, la Patimoko estis recitita, kontraŭintoj de disciplinoj konfesis kaj koncernaj punoj estis aplikitaj, aferoj koncernaj al la komunumo estis solvitaj kaj certe, la darmo estis diskutita. Se oni devis fari decidon, ĉiu monaĥo povis prezenti sian opinion kaj rajtis voĉdoni pri la decidoj. La Uposato havis gravan rolon refirmigi la unuecon de samgo, fortigi la komunecon kaj precipe en konservado kaj diskonigo de darmo. 43. Komence ne estis monaĥinoj, sed kiam la darmo fariĝis pli kaj pli populara kaj disvastiĝinta, virinoj pli kaj pli interesiĝis pri la monaĥeja vivo. Dum unu el la vizitoj de la Budho al Kapilavasto post la forpaso de lia patro, Maha Praĝapatia Gotamia, lia nutropatrino, iris al li kaj demandis, ĉu ŝi rajtas ordiniĝi. La Budho rifuzis kaj Maha Praĝapatia Gotamia foriris kun larmo. Post kiam la Budho forlasis Kapilavaston al Vesalio, ŝi razis siajn harojn, surportis flavan robon kaj ankaŭ ekiris al Vesalio. Ŝi atingis vesalion kovrite de polvo kun vunditaj kaj ŝveliĝintaj piedoj kaj larmoj fluantaj de sur la vangoj. Ŝi petis Anandon iri al la Budho kaj refoje demandi lin, ĉu ŝi rajtas esti ordinita. La Budho rifuzis refoje. Anando sentis bedaŭron por Maha Praĝapatia Gotamia kaj decidis fari propeton por ŝi. Unue li demandis la Budhon, ĉu virinoj havas spiritan latenton kiel viroj. La Budho respondis: “Forlasinte hejmon al senhejmeco en la darmo kaj observante la disciplinojn instruitajn de la Tagagato, virinoj kapablas rikolti la fruktojn de fluoeniro, unufoja reveno, ne reveno kaj arahanto.” Anando petis, ke la Budho pripensu, kiel helpema estis lia nutropatrino al li. “Estimato, se virinoj povas atingi la samajn statojn kiel viroj, kaj ĉar Maha Praĝapatia Gotamia faris grandan servon al vi: ŝi estas via onklino, duonpatrino kaj nutropatrino, ŝi donis al vi lakton kaj nutris vin post la forpaso de via patrino, estos bone, se virinoj povus havi permeson iri de hejmo al senhejmo en la darmo kaj disciplinoj instruitaj de la Tatagato.” 44. La Budho fine konsentis pri tio, sed aldonis kondiĉojn, ke la monaĥinoj devas vivi laŭ kelkaj kromaj reguloj. La specialaj reguloj por monaĥinoj estis 1) en aferoj de respekto kaj cedemo monaĥo ĉiam antaŭas monaĥinon. 2) monaĥino devas pasigi pluvan retiriĝon en la loko apartigita (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》