乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(2)

pariojn, monaĥojn (iuj estas sanktaj, ĉiuj aliaj estas ordinaraj) en oranĝaj roboj, malavarajn patronojn kaj ĵaluzajn oponantojn. Iuj el la aferoj en la vivperiodo de la Budho estas prisiribitaj de kleruloj kiel “legendaj”, sed se ni rigardas ilin objektive, malmulte el ili estas nekredindaj. Oni eble opinias la praktikon de Angulimalo tranĉi dikfingron de siaj viktimoj ne kredinda, tamen la historio pri homa krimo provizis al ni multe da atestoj de kondutoj multe pli bizaraj kaj teruraj ol tio. La rapida enpalaciĝo el mizereco de Samavatia estas kompreneble rara, sed ankaŭ tia okazo estas en ebleco. La komplotoj de Devadato eble estis iomete troigitaj, kaj ĉar ili estas notitaj en la Vinajo, ili estas en erara ordo. Tio estas nur speco de afero, kion ni povas atendi de ege talenta kaj samtempe ege ĵaluza kaj ambicia homo. Moviĝanta kiel malvarmeta zefiro tra la tuta dramo estis la Budho pacienca, ridetanta kaj neerareble vera.

La plej malnova kaj atentika informo, kiun ni havas pri la vivo de la Budho, troviĝas en la palia Tripitako, ne en kronologia ordro, sed sporade trovebla kiel grajnoj de oro en la fundo de sableca rivero. La informo en la paliaj komentarioj, precipe la Damapado Atakto kaj la Jatako Nidanakato estas iom ne fidinda, tamen iam tre utila. Krom tio, ni havas mahajanajn sutrojn, en kiuj la historia Budho komencis retiriĝi sub vualo de legendo kaj romano, fariĝis pli kaj pli malatingebla kiel li faris. Ni estas teridoj neperfektaj, kaj se ni volas transcendi tiun staton, ni bezonas gvidon kaj idealon, kiuj estas kaj homaj kaj perfektaj. La Budho estas tia gvido kaj idealo, kaj en la Palia Tripitako li estas tiel priskribita. Do la rakontoj de la Budho kaj liaj disĉiploj rakontitaj en palia originalo estas ne nur kredindaj kaj fascinaj, sed ankaŭ havas spiritan signifon.

Jam eldoniĝs dekoj da libroj pri la budha vivo, kaj du plej bonaj el ili aperis antaŭ nelonge. Ili estas La Historia Budho verkita de H W Schumann kaj La Budho verkita de Michael Carrithers. Ambaŭ tiuj libroj admire evitis la ekstremojn kun tro multe da evidentaj mitologiaĵoj kaj aliflanke sekaj akademiaj kaj senkredaj notoj, kiuj ne povas inspiri la kredon de la legantoj.  Bedaŭrinde, neniu ol tiuj libroj estas facile aĉeteblaj en lokaj librejoj. La loka verkaĵo pri la vivo de la Budho, kiu ŝajne evitis tiujn ekstremojn, estas La vivo de Gotamo la Budho verkita de B Dhammaratana kaj Senarath Vijaĝasundara. Sed ĉar tiu bone verkita libreto jam elvendiĝis, estas tre necese publikigi la pli novan kaj pli kompletan rakonton pri la vivo de la Budho.

La Budho kaj Liaj Disciploj estas la dua el la serio de tri libroj uzata en la Komenca Darma prediko de la Budha Darma Mandala Societo. La prediko ĝis nun estas populara inter singapuranoj kaj mi esperas, ke la libro pliigos ĝian valoron. Mi volas danki Doris Teo kaj Donna Pang por ĉiuj helpoj, kiujn ili donis en preparado de tiu ĉi libro. La ilustraĵoj desegnitaj de Eric Yeo vigligis la tekston kiel liaj antaŭaj desegnaĵoj faris por la unua volumo de la serioj. Mi ankaŭ dankas al multaj homoj, kiuj asistis min en multaj manieroj.

(责任编辑:admin)