世界语版《佛陀及其弟子的故事》(17)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| -jara. Nun se mi havus kvar disĉiplojn, kiuj povus vivi cent jarojn kaj dum tiu tempo, ili demandus min pri la kvar fundamentoj de atentemo, krom la tempo por ilia manĝo, trinko, iro al necesejo kaj dormo, mi ankoraŭ ne povas fini eksplikadon de darmo. Eĉ se vi devus porti min sur brankardo, ne estus ŝanĝiĝo en lucideco de mia saĝo. Se iu ajn volus paroli ĝuste pri mi, ili povus diri: ‘Homo sen influo de la monda iluzio, leviĝis en la mondo, por la bono de multaj, por la feliĉo de multaj, pro kompato al la mondo, por la bono kaj feliĉo de dioj kaj viroj.’” 35. Tiu-flanke li plenumis siajn vortojn. Kiam li kuŝis mortanta, viro proksimiĝis al li por prezenti demandon. Anando kaj la aliaj disĉiploj retenis lin dirante, ke la Budho estas laca kaj malsana, sed kiam la Budho vidis tion, li gestis la viron antaŭen kaj respondis liajn demandojn. La granda donaco de la Budho al la homaro estis la vero kaj lia kompato, kiuj instigis lin doni ĝin al ĉiuj, kiuj volas ricevi ĝin.
Samgo de monaĥoj kaj monaĥinoj
36. Dum jarcentoj religioj en Hindio estis dividitaj en du kontraŭaj movadoj, la ortodoksa bramana tradicio kaj la malortodoksa samana tradicio. La bramanoj instruis, ke oni povas akiri saviĝon estante bonaj patro kaj filo, kaj plenumante iujn ritojn fidele. La bramanoj edziĝis, kutime al kelkaj virinoj, bone edukiĝis en sankta kaj laikaj scioj, kaj vivtenis sin mem kaj la familianojn per kotizoj ricevitaj per plenumado de ritoj. Oni kredis, ke tio estas fundamento por ilia prospero en tiu ĉi vivo kaj en paradizo en la sekva. La samana tradicio aliflanke instruis, ke oni povas atingi saviĝon nur per kompreno kaj transformiĝo de la menso. Por atingi la celon, oni opiniis, ke rezigni la familion kaj socian respondecon estas helpe, ĉar tio liberigas homojn el nenecesaj distritecoj. Eksperimento de diversaj jogaj kaj meditaj ekzercoj kaj ankaŭ praktikadoj de abstinado estis komuna en tiu movado. Tiu tradicio estis eptomo de asketoj, kiuj vivis solaj aŭ en malgrandaj grupoj en ĝangalo aŭ montaj kavernoj, evitante la socion kaj ĝiajn oportunecojn. Dum iuj asketoj sin tenis nude, multaj portis simplan vestaĵon, kutime tinkturita en flava koloro, kiu identigis ilin kiel mondrezignantojn. En Hindio la flava koloro estas la tiu de morto aŭ renonco, ĉar antaŭ ol folioj falas de arbo ili fariĝas flavaj. Kiam Princo Sidarto rezignis la mondon, ŝajne li aŭtomate opiniis, ke anstataŭ la bramana vojo, la asketa vojo estas prava por gvidi lin al la vero. 37. Post kiam li fariĝis budho, li vidis la necesecon por frateco de asketoj por helpi unu aliajn atingi iluminiĝon kaj disvastigi la darmon trans spaco kaj tempo. Sekve de tio, kiel aliaj instruistoj, li fondis monaĥan komunumon, aŭtonoman laŭleĝan unuon, kun ĝiaj propraj reguloj kaj administrado. La Budho ŝanĝis la strukturojn kaj regulojn de la samgo kiam novaj situacioj estiĝis kaj en Vinaja Pitako ni povas vidi la bildon de ĝia evolucio. Dum pli ol jarcentoj la grandaj imperioj estiĝis kaj malestiĝis, tamen la samgo restis kaj prosperiĝis, funkciante kiel kvieta atesto, kiel la darmo postvivis kiel medio por disvastigi civiliacion tra Azio. 38. Por fariĝi novico en bikŝua samgo, oni bezonas proksimiĝi al monaĥo bikŝuiĝinte almenaŭ dek jarojn kaj petis lian akcepton. La realigo de la decido rezigni la mondon kutime venis de la rezulto aŭdi la budhan instruon, kaj kutime (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》