乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(32)

Krizo en Kosambio

79. Kosambio estis larĝa urbo ĉirkaŭita de gigandaj muroj kaj situis sur la bordo de Jamuna Rivero. Ĉar ĝi situis ĉe konektejo de kelkaj ŝoseoj, ĝi fariĝis centro de komerco kaj interŝanĝo. Tri el la plej riĉaj komercistoj en la urbo estis Gosito, Kukuto kaj Pavariko. Ili ankaŭ estis bonaj amikoj, faris komercon kune kaj havis komunan intereson pri religio. Gosito leviĝis de humila origino kaj fariĝis trezoristo de Reĝo Udeno de Kosambio. Lia patrino estis prostituino, kaj ŝi ĵetis lin sur amason da rubaĵo tuj post lia naskiĝo. Preteriranto savis la infanon kaj fine li estis adoptita de reĝa trezoristo, kiu deziris alian filon. Kun nomo Gosito, la knabo kreskis kaj estis traktita kiel membro de la familio. Sed post kelkaj jaroj, la edzino de la trezoristo naskis filon, kaj la geedzoj ne plu volis Gositon. La trezoristo aranĝis, ke potisto mortigu la knabon kaj forĵetu la korpon. Li sendis al la potisto Gositon kun mesaĝo, ke li estas la knabo mortigota. Gosito renkontis sian mamfraton sur la vojo. Ĉar li ne volis plenumi tion, kio estas simpla tasko laŭ lia kredo, li proponis al sia mamfrato ludi marmorajn pilketojn kun li, kaj ke la malvenkinto iru al la potisto. Gosito gajnis la ludon, do la alia knabo portis la leteron kaj estis mortigita. Post iom da tempo, la trezoristo faris alian provon mortigi lin. Gosito estis sendita al unu el la impotistoj de la trezoristo en eksterurba regiono denove kun letero diranta, ke la knabo estu mortigita. Gosito haltis sur la vojo por manĝi en la domo de riĉulo. Kiam la filino de la riĉulo vidis lin, ŝi tuj ekamis lin. Dum ilia babilado, la knabino petis rigardi la leteron portatan de Gosito. Kiam ŝi legis kaj eksplikis la enhavon al li, Gosito estis ŝokita. Ili decidis skribi alian leteron dirante, ke la impotisto edzigu la knabon al la knabino, konstruu por ili domon por loĝi kaj prizorgu ilin bone. Ili iris kune kun la letero. Kiam ili atingis, la impotisto legis la leteron kaj plenumis la ordonojn. Gosito kaj lia juna edzino vivis feliĉe por kelkaj jaroj. Iutage ili aŭdis, ke la trezoristo grave malsaniĝis kaj estis mortanta. La junaj paroj iris al Kosambio viziti la trezoriston, kiu kuŝis sur la mortlito. Kiam ili iris en la ĉambron, la trezoristo vidis ilin kaj diris kun morta spirego: “Mi ne lasos vin heredi mian riĉaĵon.” Sed liaj vortoj estis malklaraj kaj ĉiuj homoj pensis, ke li diris: “Mi lasos vin heredi mian riĉaĵon.” Do Gosito akiris parton de la heredaĵo. Per la ricevita mono, li faris komercon, fariĝis tre riĉa. Fine li estis asignita kiel reĝa trezoristo pro sia sperto pri mono.

80. Gosito kaj liaj amikoj aŭdis pri la Budho. Iutage dum li restis en Sravastio por komerco, li vizitis la Budhon kaj invitis lin veni al Kosambio. Ĉiu el la tri amikoj oferis al la Budho plezuran parkon. La oferitaj parkojn iom post iom disvolviĝis en monaĥejojn. La parko de Gosito estis en la orienta pordo de Kosambio, iĝis konata kiel Gositramo kaj disvolviĝis en gigantan centron de darma lernado.

81. La Budho restis en Kosambio dum kelkaj okazoj kaj faris multe da predikoj tie. Lia plej fama disĉiplo tie estis virino Kuĝutara. Ŝi estis servistino laboranta en haremo de Reĝo Udeno. Ĉar Reĝino Samavatia kaj aliaj virinoj estis malpermesitaj forlasi la haremon, unu el ŝia laboro estis plenumi irtaskon por la reĝino kaj aliaj virinoj en la haremo. Iutage, Kuĝutara iris al la ĝardeno por aĉeti florojn por la reĝino kiel kutime. Kiam ŝi estis tie, ŝi aŭdis la Budhon instruanta la (责任编辑:admin)