世界语版《佛陀及其弟子的故事》(13)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Instruisto de ĉielanoj kaj homoj
25. Kiel ajn logika kaj vera estas mesaĝo, ĝi estas senutila se ĝi ne povas komunikiĝi al aliaj homoj. En la darmo ni havas perfektan instruon, en la Budho ni havas perfektan instruiston kaj la kombinado de ambaŭ signifas, ke en mallonga tempo post la unua proklamo, la darmo disvastiĝas rimarkinde. La Budho estis la unua religia instruisto, kiu proklamis sian mesaĝon al la homaro kaj faris konkretan klopodon por tion fari. La Budho estis la unua religia universalisto. Li diris al siaj unuaj disĉiploj disvastigi la darmon vaste kaj malproksimen. “Iru antaŭen por la bono de la multaj, por la feliĉo de la multaj, pro kompato al la mondo, por la bonfarto, la bono kaj feliĉo de dioj kaj homoj. Du el vi ne iru al la sama direkto. Instruu la darmon, kiu estas bela en la komenco, bela en la mezo kaj bela en la fino. Proklamu kaj la literojn kaj la spiriton de la sankta vivo tute plenumita kaj perfekte pura.” Li ankaŭ esperis, ke la instruo daŭre disvastiĝu post lia fina nirvano. Li instruis siajn disĉiplojn kaj monaĥajn kaj laikajn pro tio. “Mi ne mortos antaŭ ol la monaĥoj, monaĥinoj, la laikaj viroj kaj virinoj lernas profunde, estas saĝaj kaj bone trejnitaj, memorante la instruojn, estas kompetentaj pri grandaj kaj malgrandaj doktrinoj kaj virtoj; ĝis ili lerninte la instruojn, kapablas informi ĝin al aliaj, instrui ĝin, diskoniĝi ĝin, establi ĝin, montri ĝin, ekspliki ĝin kaj fari ĝin klara, ĝis ili kapablas refuti falsajn doktrinojn instruitajn de aliaj kaj kapablas disvastigi la konvinkan kaj liberigan veron eksteren. Mi ne mortos ĝis la sankta vivo fariĝas sukcesa, prospera, populara kaj ne malestimita, ĝis ĝi fariĝas bone proklamita inter kaj dioj kaj homoj.” 26. La motivo de la Budho en proklamado de darmo estas kompato. Li diris: “Kion ajn instruisto devas fari pro kompato kaj por bonfarto de disĉiploj, mi jam faris por vi.” Li vidis, ke homoj estas limigitaj de sia avido, turmentitaj de sia malamo kaj misgviditaj de sia iluzio. Li sciis, ke se ili povas aŭdi la darmon kaj praktiki ĝin, ili povas fariĝi feliĉaj, virtaj kaj liberaj. La kompato turnis la Budhon en senlacan kaj spertan instruiston. Lerni liajn teknikojn de instruado povas ne nur helpi nin en nia klopodo proklami la darmon al aliaj, sed ankaŭ profundigi nian apreciadon pri tiu ĉi plej grandaj kompatemo kaj saĝo de viroj. 27. La Budho proksimiĝis al homoj laŭ iliaj bezonoj kaj dispozicioj. Ĝenerale bonaj homoj povis veni vidi lin dum li kutime iris eksteren vidi malbonulojn aŭ tiujn dronantajn en afliktiĝo. En ambaŭ okazoj li povis unue doni parolon nomatan prepara leciono, kio temas pri malavareco, virto, paradizo, danĝeroj de deziroj kaj avantaĝo de forigo de deziroj. Tio ebligis la Budhon scii la inteligentan kaj akceptan nivelon de la aŭskultantoj. Se la respondo estis bona, li instruis la (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》