世界语版《佛陀及其弟子的故事》(45)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| kaj sidiĝis sube proksime al li. Devadato donis longan paroladon, sendube defendante sian starpunkton pri asketismo kaj kritikante la Budhon, kaj poste petis Ŝariputo kaj Mogalano paroli dum li retiriĝis por dormi. Post kiam li foriris, Ŝariputo kaj Mogalano faris aplombajn kaj bone resonitajn parolojn, eksplikante, ke neniu el la asketaj praktikoj, por tiu afero, eksteraj ritoj aŭ agoj de ili povos ŝanĝi la menson. Ili ankaŭ apelaciis la lojalecon al sia kompatema instruisto, la Budho, kaj al la unueco kaj harmonio en la Samgo. La longatempa aŭtoritato ĝuita de ili en la Samgo, iliaj evidenta sincereco sen rankoro kaj la rezoneco de ilia vidpunkto iom post iom konvinkis la kvincent monaĥojn. 113. Kiam Ŝariputo kaj Mogalano finis siajn parolojn, ili diris: “Jen estas ĉio de niaj paroloj. Ni revenos al Raĝagaho.” Kiam ili stariĝis kaj forlasis, preskaŭ ĉiuj kvincent monaĥoj stariĝis kaj sekvis ilin. Kiam Devadato vekiĝis en la sekva mateno, li trovis ke nur restis malmulte da sekvantoj. Oni diris, ke li estis kiel kolera, ke sango fluis el lia buŝo. Estante soleca kaj malhonorita, en la sekvaj jaroj Devadato daŭre plendis kaj kritikis la Budhon al ĉiu ajn, kiu volontis aŭskulti. Kelkaj homoj aŭskultis dum multaj preteratentis lin aŭ traktis lin kun malestimo. En la fino de lia vivo li ekpentis pri siaj iamaj kondutoj kaj decidis peti pardonon de la Budho. Sed anŭaŭ ol du viroj intervidiĝis, Devadato mortis. Estas interese mencii, ke kiam ĉina pilgrimanto Fa Xian estis en Hindio en la kvina jarcento, tie ankoraŭ estis malgrandaj grupoj, kiuj prenis Devadaton anstataŭ la Budhon kiel la fondinton de ilia religio. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》