乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(21)

faru, estimata. Ne gravas ĉu vi diros al mi multe aŭ malmulte, sed instruu ĝian esencon al mi. Mi nur volas la esencon. Ne necesas prilaboradi.”

Do Asaĝio diris: “Aferoj estiĝas pro kaŭzo, la Tatagato diris pri la kaŭzo de tiuj aferoj. Kaj pri tio, kio malestiĝas, la granda ermito ankaŭ havas doktrinon.”

48. Aŭdinte tion, Ŝariputo tuj fariĝis fluoenirinto, kaj tuj foriris por trovi sian amikon Mogalano. Kiam ambaŭ junuloj renkontiĝis, Mogalano rekte elvidis, ke io mirinda okazis al lia amiko. “Amiko, viaj tuta korpo estas pura kaj via kompleksio estas brila kaj klara. Ĉu vi atingis senmortecon?” “Amiko, mi jam atingis senmortecon.” Ŝariputo respondis. Li diris al sia amiko, kiel tio okazis, kaj ili ambaŭ decidis iri al la Budho por aŭdi pli da darmo el ties propraj lipoj. Sed Mogalano, kies kompato ofte gvidis lin pensi pri la bono de aliaj antaŭ la sia, proponis, ke unue ili iru al Sanĝajo kaj ties disĉiploj por diri al ili, kion ili trovis, kaj ke ili certe bonvenigos la informon. Sed kiam ili informis Sanĝajon, ke ili intencas fariĝi disĉiploj de la Budho, li estis ege malĝoja, kaj klopodis ŝanĝi ilian intencon. Fakte li estis tiel maltrankvila pri perdo de du bone konataj disĉiploj al iu, kiun li rigardis kiel oponanton, ke li eĉ proponis fari ilin siajn kuninstruantojn se ili volontis resti ĉe li. Ŝariputo kaj Mogalano rifuzis la proponon kaj foriris al la Budho kune kun preskaŭ ĉiuj el la ducent kvindek disĉiploj de Sanĝajo. Tuj kiam la Budho vidis la du junajn asketojn irantaj antaŭ la sekvantoj, li sciis bone, ke ili fariĝos liaj plej kapablaj kaj fidelaj disĉiploj. Mogalano iluminiĝis sep tagojn post sia ordiniĝo, kaj Ŝariputo tion atingis post du semajnoj.

49. La kapabloj kaj inklinoj de Ŝariputo kaj Mogalano estas tiel malsamaj, ke ili disvolvis malsamajn povojn. El la disĉiploj de la Budho, Ŝariputo plej kapablis kompreni kaj ekspliki la darmon kaj tiel li rangas tuj post la Budho mem. Foje la Budho diris pri li: “Vi estas saĝa, Ŝariputo, via saĝo estas granda kaj vasta, via saĝo estas plezura kaj rapida, via saĝo estas akra kaj analizema. Kiel la plej aĝa filo de la Universa Monarko povas regi la mondon prave kiel sia patro, vi eĉ tiel povas turni la darman radon kiel mi mem.” La Budho havis tian rigardon al Ŝariputo, ke li donis al li titolon “Generalo de la Darmo”. En unu el siaj predikoj, Ŝariputo parolis pri la kvalitoj necesaj en instruado de la darmo, kaj ni opinias, ke li emfazis tiujn samajn kvalitojn kiam li mem instruis.

“Kiam instruisto deziras instrui alian, li establu kvin aferojn kaj poste instruu. Kiaj kvin? Li pensu: ‘Mi parolos en ĝusta tempo anstataŭ en malĝusta tempo. Mi parolos pri la fakto anstataŭ ne pri la fakto. Mi parolos kun ĝentileco anstataŭ kun krudeco. Mi parolos pri la celo anstataŭ ne pri la celo. Mi parolos kun menso plena de amo anstataŭ kun menso plena de malamo.’ Kiam instruisto deziras instrui alian, li bone establu tiujn kvin aferojn.”

50. Kvankam Ŝariputo estis entuziama kaj efektiva instruisto de darmo, li ankaŭ scias, ke dum homoj povas esti helpitaj per instruado de (责任编辑:admin)