世界语版《佛陀及其弟子的故事》(29)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Anatapindiko, la nutristo de malriĉuloj
72. En la kvina jarcento komerco alte disvolviĝis en Hindio. Karavanoj vojaĝis de urbo al alia kaj financaj domoj faris monon preta por prunti. Se iu havis lertecon kaj estis preta por riski, estis tre probable por li gajni multe da mono kaj eble eĉ fariĝis milionulo. Unu el la plej famaj laikaj disĉiploj de la Budho estis tia homo. Lia nomo estis Sudato, sed ĉar li ĉiam estis preta doni helpon al homoj malsataj, senhejmaj kaj deprimitaj, li estis famkonata de ĉiuj kiel Anatapindiko, kiu signifas “nutristo de malriĉaj homoj”. 73. Anatapintadikoka vivis en Sravastio, sed li faris multe da vojaĝo por komerco. Iutage dum li estis en en Raĝagaho, li iris viziti sian bofraton. La mastro okupiĝis preparante festenon, kaj Anatapindiko malsukcesis akiri lian kutiman bonvenigon. “Kio okazos?” Anatapindiko demandis sian bofraton. “Ĉu vi preparas por granda geedziĝo aŭ vizito de la reĝo?” “Ne,” estis la respondo, “La Budho kaj liaj disĉiploj venos por manĝi morgaŭ.” Aŭdinte la vorton “Budho”, Anatapindiko tuj pleniĝis de ĝojo kaj li preskaŭ ne povis sin deteni. “Ĉu vi diras, ke la plene iluminiĝinta Budho jam estiĝis en la Mondo? Vere mirinde! Konduku min al li.” Anatapindiko volis rekte eliri, sed oni persvadis lin, ke estas tro malfrue kaj estos pli bone fari tion morgaŭ. Tiunokte Anatapindiko tiel ekzaltiĝis, ke li neniel povis endormiĝi. Li ellitiĝis kelkajn fojojn pensante, ke jam estas tagiĝo. Fine Anatapindiko opiniis, ke la suno aperos baldaŭ, kaj ekiris por vidi la Budhon. Sed kiam li iris ekster la urbon, ankoraŭ estis mallume. Li sentis timon kaj decidis reiri. Subite amika spirito aperis lumigante la tuta regionon, kaj urĝis lin daŭrigi. “Daŭrigu, amiko. Iri antaŭen estas pli utile ol reiri.” Kuraĝigite de tiuj vortoj, Anatapindiko daŭrigis la iradon kaj subite renkontiĝis kun la Budho paŝanta tien kaj reen en la matena krepusko. Kiam la Budho vidis Anatapindikon hezitanta por iri proksimen, li faris mansignon al li. “Venu, Sudato.” Mirigite, ke la Budho scias lian veran nomon, kaj surprizite de la ĉeesto de la grandulo, Anatapindiko aliris haste kaj kultis antaŭ la piedoj de la Budho. La du viroj parolis kune dum momento kaj kiam la suno leviĝis, Anatapindiko komprenis la esencon de la darmo kaj fariĝis fluenirinto. Anatapintadiko demandis la Budhon, ĉu li povas donaci manĝon al la Budho la sekvan tagon, kaj la Budho akceptis. Dum la tuta tago li pensis, kiel mirinde estos se la Budho povos iri al Sravastio kaj kiom da homoj povos profiti de la vizito. Sekve, en la sekva tago kiam la Budho jam finis sian manĝon, Anatapindiko demandis lin, ĉu li povus iri kaj viziti Sravastion. La Budho pensis monenton kaj konsentis, aldoninte: “Iluminiĝintoj preferas resti en kvietaj lokoj.” Anatapindiko respondis: “Mi tute komprenis, Sinjoro.” 74. Fininte sian aferon en Raĝagaho, li ekiris al Sravastio. Tuj kiam li atingis, li ekfaris preparon por la alveno de la Budho. Unue, li devis trovi taŭgan lokon por la Budho kaj liaj monaĥoj resti, proksime al la urbo sed ne tro brue. La plej bona loko estis la plezura parko ĉirkaŭ unu kilometron sudokcidente de la muroj de Sravastio. La parko apartenis al Princo Ĝeto. Anatapindiko iris al la princo kaj demandis lin, ĉu li volontas vendi sian parkon. Li rifuzis. “Donu al mi prezon.” Anatapintadiko insistis, sed Prince Ĝeto refoje diris, ke li ne interesiĝis pri la vendo. “Mi pagos je ajna kotizo, kiun vi ŝatas.” diris Anatapindiko. Por forigi lin, la princo diris: “Bone, vi rajtas havi la par (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》