世界语版《佛陀及其弟子的故事》(11)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| s trovi ŝancon por diri: ‘Ne interrompu min dum mi parolas, Sinjoroj.’ Sed kiam la Budho instruas darmon al diversaj homamasoj, eĉ neniu sono de tuso estas aŭdebla el liaj disĉiploj. Foje kiam la Budho instruis la darmon, monaĥo tusis, unu el liaj kunlernantoj frapis lin je la genuo kaj diris: ‘Estu kvieta kaj faru nenian bruon. La Sanktulo, nia instruisto, estas instruanta darmon.’ Kiam mi vidis tion, mi pensis: ‘Kiel mirinde, vere eksterordinare, kiel bone trejnita, sen bastono kaj spado, estas la homamaso.’” 21. Kvankam la Budho neniam kaŭzis al si la malŝaton de aliaj homoj, tamen estis iuj, kiuj malŝatis lin iam pro ĵaluzo, iam pro tio, ke ili ne konsentis pri la darmo, kaj iam pro tio, ke li rifuzis ilian kredon pro trankvila pripensado. Foje kiam li estis en Kapilavasto, ŝakjano Dandapanio demandis lin kion li instruas. Kiam la Budho respondis la demandon, Dandapanio ne impresiĝis, “skuante sian kapon, svangante sian langon, li forlasis sin tenante per irbastono, liaj brovoj kuntiriĝis en tri cirklojn”. La Budho ne postkuris por prove konvinki lin per la vero de sia mesaĝo. La Budho respondis al ĉiuj kritikoj per trankvila kaj klara eksplikado, kial li faris tion kion li faris kaj kie estas necese korekti miskomprenon, kiu kaŭzis la kritikon. Li estis ĉiam aplomba, ĝentila kaj ridetanta kiam li frontis kritikon kaj li urĝis, ke liaj disĉiploj esti samaj. “Se aliaj kritikas min, la darmon aŭ la samgon, vi ne devas koleri, penti kaj maltrankviliĝi. Se vi estus tia, tio malhelpus vin scii, ĉu ilia diro estas prava aŭ ne. Ĉu tia vi estus?” “Ne, Sinjoro.” “Se aliaj kritikas min, la darmon aŭ la samgon, simple ekspliku, kio estas erara, dirante ‘Tio estas erara, tio estas ne ĝusta, tio ne estas nia maniero, ni ne faras tion.’” Fojfoje anstataŭ esti kritikita, la Budho estis insultita per krudaj kaj severak vortoj. Tiam li kutime sin tenis digne silenta. 22. Oni ofte vidas, ke la Budho estas ĝentila kaj amema homo, kaj fakte li estis tia. Sed tio ne signifis, ke li ne kritikis la aliajn se li opiniis, ke kritiko necesas. Li estis tre kritikema al iuj el aliaj asketaj grupoj de tiu tempo, kredante, ke iliaj falsaj doktrinoj misgvidas homojn. Pri ĝainoj li diris: “La ĝainoj estas senkredantoj senmoralaj, senhontaj kaj senraciaj. Ili ne estas kunuloj de bonaj homoj. Ili laŭdegas sin mem kaj malestimas aliajn. La ĝainoj sin kroĉas al materialaj aferoj kaj rifuzas rezigni ilin. Ili estas friponoj plenaj de malicaj deziroj kaj eraraj vidpunktoj.” Kiam la monaĥoj instruis tordigitan version de la darmo pro miskompreno, la Budho kutime riproĉis ilin dirante: “Kiel malsaĝa vi estas! Kiel vi povas pensi, ke mi instruus tian darmon?” Sed liaj riproĉoj kaj kulpigoj neniam damaĝ (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》