乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(22)

darmo, de tempo al tempo ili ankaŭ bezonas praktikan kaj materian helpon. Pro tio li ĉiam pretis por helpi aliajn. Foje, Jasodara suferis de serioza spirmalsano kaj ŝia filo Rahulo provis havigi medicinaĵon por ŝi. Li konsultis Ŝariputon, kiu per sia sperto en prizorgado de la malsanuloj scias precize, kio estas konvena medicinaĵo, kaj poste iris por haviĝi ĝin. Kune kun Rahulo, Ŝariputo helpis al Jasodaran preni la medicinaĵon, kaj baldaŭ resanigis ŝin. Dum li estis ĉiam preta viziti malsanajn homojn por helpi kaj konsoli al ili, li ankaŭ precipe zorgis pri la malriĉaj kaj solecaj homoj, al kiuj li ofte helpis kaj favoris pli ol al la riĉaj kaj influaj homoj. Foje multaj homoj venis al la monaĥejo, kie la Budho restis, por inviti monaĥojn al manĝo en siaj hejmoj. Oni ĉiuj deziras inviti pli da famaj monaĥoj, kaj ankaŭ tiuj monaĥoj precipe ĝojis iri al la hejmoj de la riĉuloj, sciante, ke ili akiros bonajn manĝaĵojn. Ĉiuj monaĥoj akceptis invitojn krom Ŝariputo. Tiam ege malriĉa virino aperis kaj demandis, ĉu monaĥo volontas iri al ŝia hejmo. La gardisto de la monaĥejo diris al ŝi, ke ĉiuj monaĥoj foriris krom Ŝariputo. Opiniante, ke tiel eminenta monaĥo certe ne volas akcepti la humilan manĝaĵon de ŝi, ŝi ege senesperiĝis. Sed kiam la gardisto informis Ŝariputon pri la malriĉulino, li ĝojplene konsentis iri al ŝia hejmo. Tio ege ĝojigis ŝin. Kiam Reĝo Pasenado aŭdis, ke Ŝariputo manĝos en la hejmo de tre malriĉa virino, li sendis grandan monon al ŝi, multe pli ol sufiĉe por provizi manĝaĵon al Ŝariputo, kaj per la resta mono la malriĉulo povis vivi komforte dum la resta tempo.

51. La Budho opiniis, ke Mogalano estas lia plej saĝa kaj alte disvolviĝinta disĉiplo apud Ŝariputo. Laŭ onidiro Mogalano havis tre nigran kompleksion, tiel nigran kiel pluvan nubon. La plej alte disvolviĝinta kapablo de Mogalano estis supernatura povo anstataŭ saĝo. Kiel rezulto de meditado, kiam la menso estas “koncentrita, purigita, klara, nemakuligita, sen malpureco kaj malfideleco, enformebla, kurbiĝema, prilaborebla kaj firma,” iam okazas eksterordinaraj kapabloj. Iuj el la supernaturaj povoj, kiujn budhismaj monaĥoj disvolvis, estas ŝanĝi ilian aspekton, antaŭsenti, kio okazos tre malproksime, legi la menson de aliaj kaj eltiri ilian spiriton el la korpo.

52. La Budho sciis, ke aperigi supernaturajn povojn povas havigi certan efekton al homoj, sed ne ĉiam pozitive. Tuj, kiuj aperigis tiajn povojn, facile estis detruitaj de la ricevita flato dum tiuj, kiuj vidis tiajn prezentitajn povojn, kutime sinpense sin dediĉis al tiuj, kiuj havis povojn. Li ankaŭ kritikis la agon uzi supernaturajn povojn por konverti homojn. Foje, dum la Budho restis en Nalando, unu el liaj disĉiploj diris al li: “Via moŝto, Nalando estas riĉa, prospera, homplena, plena de homoj kun fido al vi. Estus bone se vi aranĝus monaĥojn prezenti eksterordinarajn atingojn kaj miraklojn. Tiel nalandanoj povos havi eĉ pli da fido.” La Budho rifuzis tiun peton ĉar li volis, ke la homoj sekvu la darmon pro kompreno, anstataŭ pro tio, ke ili estis impresitaj per mirakloj kaj supernaturaj atingoj.

53. Foje, riĉa komercisto metis santalan bovlon sur la pinton de longa bambua stando, kiun li starigis en bazaro en Raĝagaho. Poste li deklaris, ke iu ajn monaĥo, kiu povas sin levi en la aeron kaj preni la bovlon, rajtas havi ĝin. Nelonge poste, Mogalano kaj Pindolo Baradvĝo iris en Raĝagahon, kaj kiam la komercisto vidis ilin, li diris: “Vi ambaŭ havas (责任编辑:admin)