乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(20)

disde monaĥoj. 3) monaĥino devas peti monaĥojn por dato okazigi Uposaton kaj instrui darmon. 4) kiam monaĥino faris eraron, ŝi devas konfesi antaŭ la komunumo de kaj monaĥinoj kaj monaĥoj. 5) monaĥino, kiu rompis gravan regulon, devas ricevi punon antaŭ kaj monaĥinoj kaj monaĥoj. 6) monaĥino ordiniĝas per komunumo de monaĥinoj kaj komunumo de monaĥoj ambaŭ. 7) monaĥino ne rajtas mistrakti kaj insulti monaĥon. 8) monaĥino ne rajtas instrui monaĥon. Maha Praĝapatia Gotamia akceptis tiujn ekstrajn regulojn, do la komunumo de monaĥinoj estiĝis.  

45. Sed ŝajne la Budho jam pensis, ke kun kaj viroj kaj virinoj estantaj kune, seksabstinado, la grava aspekto de monaĥa vivo, estus malfacile praktikebla. Li diris poste, ke nun seksabstina komunumo de monaĥoj kaj monaĥinoj daŭros nur kvincent jarojn. Sufiĉe interese, lia predikado pruviĝis tre akurate. En la fino de la sepa jarcento certaj grupoj de monaĥoj komencis edziĝi, tiu fenomeno kun aliaj cirkonstancoj fine kaŭzis la dekadencon de budhismo en Hindio. Feliĉe en plej multaj budhismaj landoj, monaĥoj kaj monaĥinoj daŭre praktikas seksabstinadon kaj tenas la originan valoron de monaĥa vivo.

La du ĉefaj disĉiploj

46. La du viroj estiĝontaj la ĉefaj disĉiploj de la Budho naskiĝis en la sama tago en najbaraj vilaĝoj norde de Raĝagaho. La unua nomiĝis Mogalano dum la dua nomiĝis Upatiso, kvankam oni ĉiam nomis lin Ŝariputo, filo de Ŝaria. Ŝaria estis la nomo de lia patrino. La du knaboj kreskiĝis kune kaj fariĝis intimaj amikoj. Kiam ili plenkreskis kiel junuloj, ili iris al Raĝagaho iutage por partopreni en festivalo. Dum ili sidis rigardante teatran ludon, ilin atakis la forta sento de efemereco de vivo, kaj resulte de tio, ili ambaŭ decidis rezigni la mondan vivon. Unu el la famaj religiaj instruistoj en tiu tempo estis Sanĝajo Belatiputo, kaj ambaŭ junuloj fariĝis disĉiploj ĉe li. Sanĝajo famiĝis pro sia evitemo en la respondo al demandoj kaj liaj oponantoj aludis lin kiel tordiĝantan anglion.

47. Mogalano kaj Ŝariputo restis ĉe Sanĝajo vivante kiel vagantaj asketoj dum kelkaj jaroj, sed ili ne vere kontentiĝis pri tio, kion ili lernis de sia instruisto. Post iom da tempo ili decidis apartiĝi kaj ĉiu el ili iri sian propran vojon por serĉi la veron, interkonsentinte, ke la unua trovinto devas diri al la alia. Iutage, kiam Ŝariputo paŝis tra Raĝagaho, li vidis monaĥon kaj profunde impresiĝis pro la gracio kaj pozo de lia moviĝo, kaj la kvieta kaj feliĉa aspekto sur lia vizaĝo. La monaĥo estis neniu alia ol Asaĝio, unu el la disĉiploj de la Budho. Ŝariputo demandis lin:

“Kiu estas via instruisto?” Asaĝio respondis: “Amiko, estas granda asketo, filo de la ŝakjanoj, kiu venis de ŝakja klano. Mi sekvas tiun ĉi Mastron. Li estas mia instruisto. Mi akceptis la darmon de tiu ĉi Mastro.”

“Kian doktrinon via instruisto instruas? Kion li montras?”

“Amiko. Mi estas komencanto, kaj ĵus fariĝis monaĥo. Mi estas komencanto en tiuj ĉi darmo kaj disciplino. Mi ne povas instrui darmon plene, sed mi diros al vi pri la esenco.”

“Tion (责任编辑:admin)