世界语版《佛陀及其弟子的故事》(44)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
110. Samtempe, en iu nokto Aĝatasato ligis ponardon al sia kruro kaj ege timeme provis iri en la reĝan litĉambron. Sed la gardistoj baris lin kaj lia intrigo fiaskis. Reĝo Bimbisaro aŭdis pri la intenco de la filo mortigi lin kaj ege malĝojis. Li decidis rezigni la tronon por favori la filon. Kvankam Bimbisaro ne plu estis reĝo, li daŭre subtenis la Budhon. Tio maltrankviligis Devadaton. Do li instigis Aĝatasaton mortigi sian patron. “Nur se via patro vivas, vi restas en danĝero. Vi similas al viro, kiu metis novan felon sur tamburo kun rato en ĝi.” Bimbisaro estis enprizonigita kaj senigita je la manĝaĵo. Reĝino Kosaladevia, kiu estis la nura homo permesita viziti la malliberulon, kontrabandis manĝaĵon kaŝinte ĝin en la vestaĵo. Kiam tio estis malkovrita, oni traserĉis ŝin ĉiufoje kiam ŝi venis. Do tiam ŝi ŝmiris nutroriĉan kremon sur la korpon kaj la maljunulo forlikis ĝin. Tio tenis Bimbisaron viva. Post du semajnoj, li ankoraŭ ne mortis. Reĝo Aĝatasato do sendis iun en la prizonan ĉelon kaj mortigis lin. Tiel finiĝis la vivo de justa kaj populara reĝo, kiu ankaŭ estis unu el la plej entuziasmaj subtenantoj de la Budho. 111. Post kiam Devadato provis kelkfoje mortigi la Budhon kaj ĉiufoje malsukcesis, li decidis, ke se li ne povas gvidi la samgon, li almenaŭ povas klopodi gvidi kelkajn monaĥojn. La Budho strebis transformi la socion en kiu li vivis, demandante kaj se necese, eĉ kritikante multajn manierojn, en kiuj liaj samtempuloj vivis. Unu afero, pri kiu li havis malmulte da tempo, estis la ekstrema kaj pompa aŭsteraco, kiun multaj asketoj praktikis. Ĉar li rifuzis droni en iu ajn el tiuj praktikoj, liaj oponantoj ofte akuzis lin pro malŝtrikteco kaj luksamo. Eĉ iuj budhismaj monaĥoj kredis, ke la samgo perdis sian originalan aŭsteran karakteron kaj ke la budhismaj monaĥoj devas vivi kiel aliaj asketoj. Devadato prenis la avantaĝon de tiu malkontento kaj ekpostulis pli rigorajn regulojn. Tio altiris subtenon de kelkaj monaĥoj. Fine li kaj liaj sekvantoj iris al la Budho kaj postulis, ke li faru kvin regolujn neprajn por ĉiuj monaĥoj: ke la monaĥoj devas nur vivi en la arbaro, ke ili devas nur manĝi almozitan manĝaĵon, ke ili devas nur surhavi robojn faritajn el ĉifono, ke ili ne rajtas vivi en monaĥejoj kaj ke ili devas esti vegetaranoj. La Budho rifuzis tion fari, ĉar li sciis bone, ke ektremaj praktikoj kiel tiaj ne nepre estigas ŝanĝiĝon de la menso. Li ankaŭ komprenis, ke tiaj praktikoj apartigos monaĥojn disde laika komunumo kaj se tio okazos, la darmo apartenos nur al malgranda ekskluziva grupo. Sed li ankaŭ konsciis, ke iuj monaĥoj sentas sin pli komfortaj en aŭstera vivstilo. Do kvankam li rifuzis fari tiujn regulojn nepraj, tamen li diris, ke la individuaj monaĥoj povas praktiki ilin se ili volas. 112. Kvankam la Budho estis preta por fleksiĝi, tamen Devadato ne. Li deklaris, ke li kaj liaj sekvantoj starigos apartan samgon. La kvincent monaĥoj gviditaj de li forlasis Raĝagahon al Gajao, kie reĝo Aĝasatasto konstruigis por ili monaĥejon sur Gavasiso, rokeca monto ĵus norde de la urbo. Tio estis la plej granda krizo en la vivo de la Budho: la samgo estis apartigita, akuzoj pri malŝtrikta disciplino okazis, kaj laikaj homoj ne sciis kiun grupon subteni. Sed tra la tuta krizo, la Budho restis trankvila kaj ne faris publikan kondamnon al Devadato. Sed io devas esti farita, do li sendis Ŝariputon kaj Mogalanon al Gajao por revenigi la kapricajn monaĥojn. Kiam Devadato vidis ilin veni, li ekzaltiĝis pensante, ke ankaŭ ili forlasis la Budhon. Kiam ili atingis, li entuziasme bonvenigis ilin kaj petis ilin sidiĝi kun li. Ili ĝentile fordankis (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》